Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

Aliaj afiksecaj vortetoj

Ankaŭ aliaj vortetoj ol rolvortetoj estas ofte uzataj prefiksece. Ĉi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj.

Ĉi

La loka vorteto ĉi estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post ĉi.

en tiu ĉi jaro -> ĉi-jare
sur ĉi tiu flanko -> ĉi-flanke
post tio ĉi -> ĉi-poste
sub ĉi tio -> ĉi-sube

Rimarku, ke ĉi estas memstara vorto en tiu ĉi, ĉi tiu, tie ĉi, ĉi tie k.t.p. Ne uzu dividostrekon tie. Vidu pli detale ĉe "E-vortecaj vortetoj lokaj".

Fi

La ekkria vorteto fi estas ofte uzata prefiksece, = "malŝatinda, abomena". Prefikseca fi montras subjektivan indignon aŭ moralan kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste.

homo -> fihomo = naŭza, malmorala, malŝatinda homo
ŝerco -> fiŝerco = senhonta ŝerco
domo -> fidomo = domo, kie okazas abomenaj malŝatindaj aferoj
gazeto -> figazeto = abomena gazeto
insekto -> fiinsekto = malŝatinda aŭ parazita insekto
herbo -> fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj utilaj plantoj (oni uzas ankaŭ herbaĉo, sed la herbo mem ne estas malbonkvalita, nur nedezirata)
karesi -> fikaresi = senhonte, malĉaste kaj trude karesi
fama -> fifama = fama pro malŝatindaj aferoj

Prefikseca fi kaj la sufikso AĈ estas similaj. Fi estas pli subjektiva. Ĝi esprimas indignon kaj malŝaton. AĈ estas pli objektiva. Ĝi montras maltaŭgecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antaŭ ol AĈ aperis en la lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambaŭ signifoj.

For

For estas ofte uzata prefiksece ĉe agaj vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forĵeti, forŝiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuĉi, fordormi, foresti, foresto. Ĉiuj tiaj vortoj estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaŭ povas uzi de en ĉi tiaj vortoj: forŝiri ~= deŝiri, forpreni ~= depreni, fortranĉi ~= detranĉi. Sed for donas pli fortan signifon.

Kvazaŭ

Prefikseca kvazaŭ montras, ke io ne havas sian veran signifon, sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazaŭedzo = "viro, kiu loĝas kun virino kvazaŭ edzo" (= konkubo), kvazaŭhomo = "homsimila pupo", kvazaŭrimo = "rimo per similaj sonoj". Komparu kun la neoficialaj sufikson OID kaj ESK.

Mem

Prefikseca mem havas du malsamajn signifojn. 1. "sen helpo de alia": memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble. 2. "al si mem, pri si mem, sin mem": memestimo, memamo, memdefendo, memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas "sin mem", oni povas ankaŭ uzi sin prefiksece (vidu ĉi-poste).

Ne

Prefikseca ne montras foreston, mankon, de ekz. eco: neĝentila(FE.16), nelonge(FE.25), nefermita(FE.33), nematura(FE.36), nelerta(FE.37), nekomprenebla(FE.41), nelegeble(FE.41), nekredebla(FE.41), nejudo = "homo, kiu ne estas judo", ne-Kopenhagano(FA1.82) = "persono, kiu ne loĝas en Kopenhago". Pri la diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL vidu MAL.

Sin

La pronomo si kun N-finaĵo estas ofte uzata prefiksece anstataŭ mem en la signifo "sin mem" (vidu ĉi-antaŭe pri mem): sinfido, sindefendo, singarda, sindona.

Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono. Vidu "Si". Sed prefikseca sin estas uzata ankaŭ pri la unua kaj dua personoj: Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda.(OV.550) = Mi gardos min kontraŭ s-ro K.

Sin-vortoj estas ĉiam frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto: sin defendi -> [sin defendi]-("ago")-O -> sindefendo = "la ago defendi sin mem". Tia vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, ninvin laŭ la aktuala signifo.

ŝia sindefendo -> Ŝi defendas sin.
ilia sindefendo -> Ili defendas sin.
mia sindefendo -> Mi defendas min.
nia sindefendo -> Ni defendas nin.
via sindefendo -> Vi defendas vin.

En tiaj ĉi vortoj oni tradicie konservas la N-finaĵon de sin, sed normale N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj. Vidu "Vortigo de frazetoj".


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/oaqordvt.htm>