Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

O-vortaj nombrovortoj

Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj estas radikvortoj, kiuj bezonas finaĵon. Baze ili estas uzataj kun O-finaĵo.

ON-vortoj

ON-vortoj montras partajn nombrojn. Vidu la sufikson ON.

duono = ½
triono = 1/3
dekono = 1/10
dekduono = 1/12
centono = 1/100
milono = 1/1000
k.t.p.

Duono, triono kaj sesono faras unuonon. ½ + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Ĉi tie eblus simple uzi unu.

Ĉe iaj onoj povas estiĝi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.

200/1000 = ducent milonoj
2/100000 = du centmilonoj

Necesas en tiaj ĉi okazoj elparoli kun klaraj paŭzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.

Altaj nombrovortoj

miliono = 1.000.000 (ses nuloj)
miliardo = 1.000.000.000 (= naŭ nuloj)
biliono = 1.000.000.000.000 (= dek du nuloj)
triliono = 1.000.000.000.000.000.000 (= dek ok nuloj)

Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), noniliono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).

Nuraj kuriozaĵoj estas la jenaj apenaŭ uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duodeciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), novemdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *biliardo*, *triliardo*, *kvadriliardo* k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).

La Angla kaj la Rusa lingvoj donas tute aliajn valorojn al iuj el siaj similaj nombrovortoj. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu ĝuste la ĉi-antaŭe montritajn signifojn, neniujn aliajn. La ĉiutaga lingvo tamen bezonas normale nur la vortojn miliono kaj miliardo, iafoje biliono. (Rimarku, ke la informoj en PIV pri tiuj ĉi vortoj estas malaktualaj, ĉar pluraj lingvoj intertempe ŝanĝiĝis.)

Vidu ankaŭ la neoficialajn sufiksojn ILION kaj ILIARD. Legu ankaŭ pri prefiksoj de mezurunuoj.

Nulo

La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Ĝi povas ankaŭ esti uzata sen finaĵo: nul.

J-finaĵo kaj N-finaĵo

O-vortaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj.

Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.(Gn.47)

El multaj milonoj fariĝas milionoj.(PE.467)

Mi ricevis dudek kvin centonojn.

Ŝi havas pli ol dek milionojn.

La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

Ŝi vidis pli ol dek milionojn.

Post la sumo ŝi alskribis tri nulojn.

Da

O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaŭ la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da, sed ankaŭ ekz. deel povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas ĉefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de ĝi.

Li havas du miliardojn da dolaroj.

Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

ON-vortoj povas rekte priskribi, se oni uzas ilin kun A-finaĵo ("A-vortaj nombrovortoj"), sed kun O-finaĵo ankaŭ ON-vortoj bezonas rolvorteton.

Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.(FE.14)

Nombraj vortetoj kun O-finaĵo

Ankaŭ nombraj vortetoj povas fariĝi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj.

Antaŭ O-finaĵo oni ĉiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj (vidu "Nombraj vortetoj").

unu -> unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto, unito (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)
du -> duo = la cifero 2, paro, duopo
dek du -> dek-duodekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj
dudek tri -> dudek-triodudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj
kvarcent -> kvarcento
du mil kvincent -> du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)

Li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne "duon" sed "kvaron" kaj "kvinon".(Gm.56) Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = "bone", kvino = "bonege".

Ankaŭ ĉi tiaj O-vortoj bezonas da por kalkuli ion.

Mi aĉetis dekon da ovoj.(FE.32)

Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.(FE.14)

Mi havas centon da pomoj.(FE.14)

Malnova uzo

En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn priskribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.(UL) Nun necesas diri dek milionoj da personoj. Komparu kun simila malnova uzado de kiom kaj tiom en "Kvantaj vortetoj".


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/nvqpli.htm>