Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

Listo de novaj vortoj

En PMEG menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en PIV, aŭ en ĝia Suplemento. Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °. Jen listo de tiaj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento ja troviĝas en PIV, sed en iomete alia formo aŭ kun iomete alia signifo.

Iuj vortoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.

Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj, aŭ tute neeblaj proponoj. Ankaŭ propraj nomoj de personoj ne aperas.

Notu bone, ke ne ĉiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas eĉ rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn (*...*).

La signo | montras limon inter radiko kaj finaĵo.

La mallongigo BW montras, ke la aŭtoro de PMEG mem estas la iniciatinto aŭ unu el la iniciatintoj de la novaĵo, aŭ ke la novaĵo almenaŭ ne estas aliloke registrita. Pri aliaj fontoj vidu "Literaturo".

*AB*
= "fiksa instalaĵo". Sufikso. Fonto: Esperanta Bildvortaro.
*ADOR*
= "ne-aŭtomata konstrumaŝino". Sufikso. Fonto: Esperanta Bildvortaro.
AFRO
= "Afriko". Prefikso. Internacia mallongigo. Fonto: GuVo.
Aŝur|o
Islama festotago (la deka de Muharamo°). Fonto: Ne-Pivaj Vortoj.
ATO
= 10 je la minus 18-a potenco. Internacia prefikso. BW.
aŭdi|o
= "elektronika registrado kaj reproduktado de sono". Pli uzebla formo ol la prefikso AŬDIO. BW.
AŬDIO
Vidu aŭdi|o ĉi-antaŭe. Prefikso. Fonto: Esperanta Bildvortaro.
baf
~= "ba!". Sufiĉe ofta ekkria vorteto por malŝata senzorgeco.
*Barat|o*
= "Hindujo". Fonto: Aktoj de la Akademio III, p. 68. Ankaŭ la formo *Bharat|o* estas uzata.
be
Mallongigo de bemolo ("Neoficialaj vortetoj"). Fonto: Muzika Terminaro.
Blis|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Bliss" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
Brazilj|o
= "Brazilio" (la ĉefurbo de Brazilo). Fonto: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj. Ankaŭ menciita en la Aktoj de la Akademio III, p. 65.
Ĉek|o
= "Ĉeĥo". Fonto: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana.
*Daralbajd|o*
= "Kazablanko°" (havenurbo en Maroko). Fonto: Poŝatlaso de la Mondo.
*darf|i*
= "esti permesita, havi eblon, rajti, povi..." (Vidu "Povi"). Troviĝas en diversaj nacilingvaj vortaroj.
decilion|o
= 10 je la 60-a potenco. Internacia vorto (ekz. la Angla decillion). BW.
di
Mallongigo de dieso ("Neoficialaj vortetoj"). BW.
*dificil|a*
= "malfacila". Superflua novaĵo iafoje renkontata en tekstoj de ekstremistoj, kiuj neniam uzas la prefikson MAL.
EKO
= "ekologia". Prefikso. Fonto: Listo de primediaj kaj ekologiaj terminoj. (Vidu ankaŭ ekoo° ĉi-postee.)
eko|o
= "eĥo". Proponita de pluraj personoj, interalie BW. Troviĝas en GuVo, kaj estas menciita en La Letero de l' Akademio de Esperanto, numero 9, 1989, paĝo 6. (Bedaŭrinde ekoo kolizias kun la neoficiala prefikso EKO°, vidu ĉi-antaŭe.)
EKSA
= 10 je la 18-a potenco. Internacia prefikso. BW.
ENZ
= "substanco". Sufikso. Fonto: Esperanta Bildvortaro.
EŬRO
= Prefiksa mallongigo de "Eŭropo". Ĝi aperas en PIV kiel EŬR, sed estas ĉiam uzata kiel EŬRO kun "o", kiam ĝi estas rigardebla kiel vera Esperanta prefikso. Nur en iuj pruntaĵoj el naciaj lingvoj la "o" povas manki.
Fanagal|o
Piĝina interlingvo parolata en suda Afriko ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
FEMTO
= 10 je la minus 15-a potenco. Internacia prefikso. BW.
get|o
= "getto". Pli facile elparolebla alternativo. Fonto: Esperanto-English Dictionary.
*graŭ*
= "mal-malgraŭ, dank' al". Fonto: PAG, §201 kaj §257 (en piednotoj).
*IĈ*
= "virseksa". Sufikso. Verŝajne elpensita sendepende de diversaj personoj pro inspiro de la sufikso ĈJ.
INFRA
= "sub". Prefikso. PIV uzas ĝin en la vorto infraruĝa, kiu tamen aperas kiel nekunmetita vorto.
Interglos|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Interglossa" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). Fonto: C. J. Günkel.
Interlingva|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Interlingua" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
Interlingve|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Interlingue" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
ISTAN
= "lando". Sufikso. Fonto: Aktoj de la Akademio III, p. 68.
JOKTO
= 10 je la minus 24-a potenco. Internacia prefikso. BW.
JOTA
= 10 je la 24-a potenco. Internacia prefikso. BW.
*kaŭ*
= "kaj/aŭ". Vidu . Proponita de diversaj homoj.
Kazablank|o
Havenurbo en Maroko. Fonto: Poŝatlaso de la Mondo.
Lingva-Franka|o
Iama piĝina interlingvo parolita ĉirkaŭ Mediteraneo ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
Loglan|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Loglan" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
luĉ|o
= maĉo°. Fonto: M. Halvelik.
maĉ|o
= "matĉo". Pli facile elparolebla alternativo. Samforma kiel maĉo ("la ago maĉi"), sed praktike nekonfuzebla. BW. Fonto: Concise Esperanto and English Dictionary.
makrobiotik|o
Speco de dieto. Internacia vorto (ekz. la Angla macrobiotics). BW.
Meka|o
= "Mekko". Pli facile elparolebla alternativo. BW.
META
= "inter, transiro...". Prefikso. En PIV registrita nur kun kemia signifo. BW.
MINI
= "miniatura". Prefikso. Fonto: Parnasa Gvidlibro.
*mon|o*
= "monofonio°". Evitenda mallongigo ofte uzata parole.
mono|o
= "monofonio°". Preferinda alternativo al *mon|o*° ĉi-antaŭe. BW.
monofoni|o
= "unukanala sonreproduktado". Fonto: Esperanta Bildvortaro.
Muharam|o
La unua monato de la Islama jaro. Arabe: al-Muharram. BW.
nonilion|o
= 10 je la 54-a potenco. Internacia vorto (ekz. la Angla nonillion). BW.
Nova-Skoti|o
Provinco en Kanado. Fonto: Aktoj de la Akademio III, p. 68.
Novial|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Novial" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
*OFON*
= "lingvano, lingvaneco". Sufikso. Okaze uzata, sed nenie registrita.
OJD
= "similformaĵo...". Sufikso. Fonto: Esperanto-English Dictionary.
Okcidental|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Occidental" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
o kej
= "bone!". Duvorta ekkria esprimo vaste uzata parole. BW.
oktilion|o
= 10 je la 48-a potenco. Internacia vorto (ekz. la Angla: octillion). BW.
OL
= "ritma subdivido". Sufikso. BW. Farita el la vortoj duolo, triolo kaj kvarolo, kiuj troviĝas en la Muzika Terminaro.
OMETR
= "mezurilo". Sufikso. Aperas en PIV kiel METR, sed estas ĉiam uzata kun "o" antaŭ si. La efektiva formo estas do OMETR.
*OTEK*
= "kolekto, kolektejo, kolektujo". Sufikso. Aperas en PIV kiel TEK (ordinara radiko), sed kiel sufikso ĝi estas ĉiam uzata kun "o" antaŭ si. La efektiva formo estas do OTEK.
Papiament|o
Kreola lingvo parolata en Nederlandaj Antiloj ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
PETA
= 10 je la 15-a potenco. Internacia prefikso. BW.
Picburg|o
Urbo en Pensilvanio, Usono. BW. Pli ĝusta formo de *Pitsburgo* en PIV.
platin|o
Varianto de la Fundamenta plateno (certa metalo). Platino troviĝis jam en la Unua Libro, kaj aperas i.a. ankaŭ en la Fundamenta Krestomatio, p. 233. Vidu ankaŭ ĉe IN.
Pocdam|o
La ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo. Fonto: Nepivaj Vortoj (listigita ĉe *Potsdamo*°).
*Potsdam|o*
= "Pocdamo°". Fonto: Nepivaj Vortoj.
Riad|o
La ĉefurbo de Saŭda Arabujo. Fonto: Poŝatlaso de la Mondo.
Sanhelen|o
= "Sankta Heleno" (insulo en Atlantiko). Fonto: Poŝatlaso de la Mondo. Vidu SAN.
San-Jose|o
La ĉefurbo de Kostariko. Fonto: Poŝatlaso de la Mondo (sed tie skribita Sanjoseo). Vidu SAN.
*Sanpier|o*
= "Sent-Piero°". Fonto: Poŝatlaso de la Mondo. Vidu SAN.
sekstilion|o
= 10 je la 36-a potenco. Internacia vorto (ekz. la Angla: sextillion). BW.
Sent-Pier|o
Franca insulo en Atlantiko. BW. Vidu SAN.
septilion|o
= 10 je la 42-a potenco. Internacia vorto (ekz. la Angla: septillion). BW.
sis
= "ses". Varianto iafoje uzata en ekz. telefonado por eviti konfuzon kun sep. BW.
Solresol|o
Esperanta nomo de la planlingvo "Solresol" ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
stere|o
= "stereofonio, dukanala sonreproduktado". Ofte uzata parole. BW.
STIF
= "DUON" (en iaj parencovortoj). Prefikso. Fonto: PAG, §425 rimarko I.
Tokpisin|o
Kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo ("Nomoj de landoj kaj popoloj"). BW.
*UK*
= "kastrita besto". Sufikso. Fonto: PAG, §372 rimarko II. (Verŝajne UK devenas de la vorto eŭnuko.)
Vakajam|o
Urbo en Japanujo. Fonto: Poŝatlaso de la Mondo.
*Varŝav|o*
= "Varsovio" (la ĉefurbo de Pollando). Fonto: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj.
vat|o
= "vatto". Pli facile elparolebla alternativo. Samforma kiel vato (kotonaĵo), sed praktike nekonfuzebla. Fonto: Concise Esperanto and English Dictionary.
vav|o
Nomo de la litero W (= "duobla vo, Ĝermana vo"). La kutiman nomon duobla vo oni povas miskompreni kiel "vv". Fonto: Lingvo kaj Vivo.
vov|o
Nomo de la litero W. Vidu vavo°. Fonto: G. Kamaĉo.
vide|o
= "elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj, filmo en videa tekniko". Ofte uzata vorto, almenaŭ buŝe. Pli uzebla formo ol la prefikso VIDEO. BW.
VIDEO
Vidu vide|o ĉi-antaŭe. Prefikso. Fonto: Esperanta Bildvortaro.
Vinĉestr|o
Urbo en Anglujo. BW.
ZEPTO
= 10 je la minus 21-a potenco. Internacia prefikso. BW.
ZETA
= 10 je la 21-a potenco. Internacia prefikso. BW.

Grekaj literoj

En "Neoficialaj vortetoj" menciiĝas plene Esperantigitaj Grekaj liternomoj. Nur jot|o troviĝas en PIV. Alf|o, bet|o, gam|o kaj delt|o troviĝas en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana, delt|o ankaŭ en Concise Esperanto and English Dictionary. La aliaj estas de BW. Ankaŭ tri el la duone Esperantigitaj nomoj de Grekaj literoj estas de BW: epsilon, omikron kaj upsilon.

Hebreaj literoj

En "Neoficialaj vortetoj" troviĝas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj. Ili estas el la Psalmaro de la Biblio (sed estas verŝajne ne Zamenhofaj).

Tononomoj

En "Neoficialaj vortetoj" menciiĝas specialaj tononomoj por bemoloj kaj diesoj. Ili troviĝas en la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana.

Nombrovortoj

En "O-vortaj nombrovortoj" menciiĝas kelkaj kuriozaj nombrovortoj. Ili estas de BW.

Tabelvortoj

En "Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?" menciiĝas neoficialaj kaj strikte evitendaj tabelvortoj je ALI: *aliel*, *aliu*, *alies*.... Tiaj vortoj estas menciitaj en PAG, §88 rimarko I, kaj troviĝas en diversaj nacilingvaj vortaroj. En "Neoficialaj vortetoj" kaj "Fari" menciiĝas teorie imageblaj, sed ne-ekzistantaj verbaj tabelvortoj: *kii* , *tii*, *ii*, *ĉii*, *nenii*.

Landonomoj, urbonomoj

Multaj el la landonomoj kaj urbonomoj en "Landoj de la mondo" ne troviĝas en PIV, aŭ havas tie iomete alian formon. Multaj el ili (precipe urbonomoj) estas de BW. Aliaj venas el diversaj fontoj, interalie el la Aktoj de la Akademio III (Listo de Normaj Landnomoj) kaj la Poŝatlaso de la Mondo.

Ekkriaj vortetoj, sonimitoj

En "Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj" aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de BW: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, dirli di di, trate ra tra, mjaŭ, gin, gan, gi lin, gi lan.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/novvort.htm>