Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

MIS

MIS = "erareco, malĝusteco, malboneco". MIS ĉiam montras manieron aŭ econ de tio, kio staras poste. La prefikso MIS estis oficialigita en 1929 en la 4-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.

kalkuli -> miskalkuli = kalkuli erare
kompreni -> miskompreni = kompreni erare
skribi -> misskribi = skribi erare
direkti -> misdirekti = montri aŭ gvidi en malĝustan direkton
akuzi -> misakuzi = akuzi false, erare
korekti -> miskorekti = provi korekti kaŭzante malkorektecon
paŝi -> mispaŝi = fari eraran paŝon
uzi -> misuzi = uzi en malbona aŭ malĝusta maniero
trakti -> mistrakti = trakti malbone
faro -> misfaro = malbona faro
formo -> misformo = erara, malbona formo
formi -> misformi = doni malĝustan, malbonan formon al io

Ordinara radiko

misa = erara, malbona, malĝusta
misi = erari, maltrafi

MIS kaj MAL

Ne konfuzu MIS kun MAL. MIS ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aŭ malboneco. MAL komplete ŝanĝas la signifon en la kontraŭon.

laŭdi = diri, kiel bona io estas
mislaŭdi = erare diri, ke io estas bona, dum ĝi fakte estas malbona
mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas
mismallaŭdi = erare diri, ke io estas malbona, dum ĝi fakte estas bona


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/mis.htm>