Eksprefikso en kelkaj vortoj kun signifoj kiel "trans, super, inter, malantaŭ, post" k.s.: metamorfozo, metaforo, metabolo, metakarpo, metamero.
Uzata kiel vera prefikso en vortoj por sciencaj, artaj kaj similaj agadoj kaj kreaĵoj, kiuj iel temas pri si mem, pri la propra scienco, arto k.t.p.: filozofio -> metafilozofio = "filozofia teorio pri filozofia pensado", sciado -> metasciado = "sciado de la propraj scioj kaj pensoj", poezio -> metapoezio = "poezio, kiu temas pri poezio kaj kreado de poezio", lingvo -> metalingvo = "lingvo uzata por paroli pri lingvaj fenomenoj". (Rimarku, ke la nekunmetita vorto metafiziko ne estas tia ĉi META-vorto. Ĝi ne estas "fiziko pri fiziko", sed filozofio pri la plej bazaj kaŭzoj kaj principoj de ĉio.)
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/meta.htm>