Rolvortetoj estas vortetoj, kiujn oni metas antaŭ frazpartoj por montri frazrolojn. Frazparto kun rolvorteto povas roli aŭ kiel komplemento de verbo, aŭ kiel priskribo de alia frazparto.
Rolvortetoj normale staras antaŭ O-vortoj aŭ O-vortecaj vortoj (personaj pronomoj, O-vortecaj kaj pronomecaj tabelvortoj). Ankaŭ I-verboj) kaj subfrazoj povas roli O-vortece, kaj havas iafoje rolvorteton antaŭ si.
Kvantaj E-vortoj kaj E-vortecaj vortetoj povas roli O-vortece. Tiam ili povas havi rolvorteton antaŭ si.
Foje oni uzas rolvortetojn antaŭ lokaj kaj tempaj E-vortoj aŭ E-vortecaj vortetoj. Tiaj vortoj ne bezonas rolmontrilon por roli kiel komplemento aŭ priskribo. La rolvorteto tiam nur pliprecizigas la lokan aŭ tempan signifon. Vidu ekz. "De rilate al verbo", "E-vortecaj vortetoj lokaj" kaj "E-vortecaj vortetoj tempaj".
La nedifinita rolvorteto je, la multsignifa rolvorteto de, kaj la grava rolvorteto da, estas aparte klarigitaj.
La ceteraj rolvortetoj estas dividitaj en tri grupojn: lokaj rolvortetoj, direktaj rolvortetoj kaj aliaj rolvortetoj.
Multaj rolvortetoj havas plurajn signifojn, kaj apartenas al du aŭ eĉ ĉiuj tri grupoj. Tiujn rolvortetojn oni trovas en tiu grupo, kiu respondas al ĝia ĉefa signifo. La ceteraj signifoj estas klarigitaj ankaŭ tie. La grupa divido estas do nur por oportuneco.
En "Rolvortaĵoj" estas klarigoj de E-vortoj kiuj kunlabore kun rolvorteto povas ŝajni kiel rolvorteto mem.
Vidu ankaŭ "Memstaraj rolvortetoj" kaj "Forlaso de rolvorteto".
En "Neoficialaj rolvortetoj" estas klarigoj de tri neoficialaj rolvortetoj.
Kelkaj rolvortetoj havas specialan funkcion antaŭ nombrovortoj. Vidu "Nuanciloj de nombrovortoj".
Ofte oni uzas ĉe frazparto unu lokan kaj unu direktan rolmontrilon, kiuj kunlaboras por montri moviĝon al aŭ de ia pozicio. Speciale grava estas la uzo de direkta N-finaĵo kune kun lokaj rolvortetoj. Tio estas ĝenerale klarigita en "N por direkto". Sed oni uzas ankaŭ ekz. de kaj el kune kun lokaj rolvortetoj. Ĉe ĉiu loka rolvorteto aperas klarigoj de eventuala uzado kune kun direktaj rolmontriloj.
Ankaŭ anstataŭ kaj krom povas kunlabori kun alia rolmontrilo, kiu klarigas la signifon.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/maqvor.htm>