Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia ĉi N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa rolvorteto, normale en.
Unu tagon estis forta pluvo.(FA2.152) = En unu tago...
Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.(FA1.150)
Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino.(FA2.14)
Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.(M.111)
Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.(FE.12) = En la dudek dua tago de Februaro...
La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco.(FA3.92)
La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno.(M.140)
Ĉe nomoj de semajntagoj O-formo kun N-finaĵo montras precizan konatan tagon: dimanĉon = "en certa konata dimanĉo". En tiaj okazoj la tagonomoj estas ofte uzataj propranomece sen la. Vidu "La ĉe propraj nomoj". E-vorta formo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = "en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo".
Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.(L2.250)
La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.(FA3.61) = En la sekvanta dimanĉo...
En la komenco de letero oni ofte uzas N por montri la daton (kaj foje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas, ekz. 12 Majo 1994.
Oni ne uzu N en horesprimoj, precipe se la vorto horo estas forlasita, ĉar tiam oni riskas konfuzi horon kun dato. Oni uzu je ("Je").
Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.
Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.
Legu pli pri horo en "Horoj", kaj pri dato en "Datoj".
Antaŭ nomoj de festotagoj oni preferas je ("Je").
Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon.
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.(FE.20) Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj.
La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.
Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.(FE.17) La unua fojo, (ke...) estas perverba priskribo de tio. Pri ke post fojo vidu "Ke-frazoj kiel priskribo".
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/maqfinte.htm>