Plurobla nek signifas kaj ne. (Simpla nek = "kaj ankaŭ ne".) Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj kun neado.
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.(FE.28) = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.
Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.(PE.1680) = Kaj ĝojo, kaj malĝojo ne daŭras eterne.
Ŝi estis muta, povis nek kanti nek paroli.(FA1.62) = Ŝi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.
Esperanto estas "nenies propraĵo", nek en rilato materiala, nek en rilato morala.(OV.238) La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/kvq_nek.htm>