Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo "kun": koalicii, koeficiento, koheri, koincidi, kooperativo, korelativa.
Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel rilataj al "komplemento" aŭ "kun": sinuso -> kosinuso = "sinuso de la komplementa angulo", sekanto -> kosekanto = "la inverso de la sinuso", aro -> koaro = "speciala aro el elementoj de grupo". Iuj tiaj KO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. koaro estas klare Esperanta kunmeto.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ko.htm>