Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

Plus kaj minus

Plus kaj minus estas ĉefe uzataj en matematikaj kaj similaj esprimoj por reprezenti la simbolojn + (plus) kaj - (minus). Plus montras adicion, pozitivecon k.s. Minus montras subtrahon, negativecon k.s. Gramatikaj reguloj apenaŭ rolas en tia uzado. Oni simple elparolas la simbolon + per la vorto plus, kaj la simbolon - per la vorto minus. Vidu ankaŭ "Matematikaj esprimoj" pri diversaj matematikaj esprimoj.

2 + 2 = 4 -> Du plus du faras kvar.
3 - 1 = 2 -> Tri minus unu estas du.

20000 + 3000 = 23000 -> Dudek mil plus tri mil estas dudek tri mil.
20000 - 3000 = 17000 -> Dudek mil minus tri mil egalas al dek sep mil.

+10° -> plus dek gradoj = dek gradoj super nulo
-10° -> minus dek gradoj = dek gradoj sub nulo

+3 (plus tri) estas pozitiva nombro.

-3 (minus tri) estas negativa nombro.

Foje plus estas uzata en ordinaraj frazoj anstataŭ kaj, kiam temas pri adicio aŭ simile. Minus povas simile anstataŭi sed ne, kiam temas pri subtraho aŭ simile.

Ĝi kostas dek markojn plus kvindek pfenigojn. = ...kaj aldone kvindek pfenigojn.

Necesas sperto plus zorgemo. = ...kaj ankaŭ zorgemo.

Mi pagos al vi 1000 frankojn minus la 100 frankojn, kiujn vi ŝuldas al mi. Mi pagos sume 900 frankojn.

Iafoje oni renkontas plus kaj minus uzataj kiel rolvortetoj, simile al kun kaj sen. Do ĉiam sen N-finaĵo poste. Estas tamen preferinde ĉiam uzi plus kaj minus kiel kunligajn vortetojn laŭ la ĉi-antaŭaj ekzemploj, metante N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas.

La O-vorto pluso signifas "pozitiva nombro aŭ rezulto": La komercado rezultiĝis en pluso. Minuso = "negativa nombro aŭ rezulto". Ankaŭ la signojn + kaj - oni povas nomi respektive pluso kaj minuso: Oni enskribis [...] duon kun minuso!(Gm.55) (Temas pri lerneja noto: 2-.) Normale oni tamen nomas tiujn signojn simple plus kaj minus.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/klq_plus.htm>