Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo.
Vi ja aŭdis per oreloj propraj.(H.133)
Morti iam vi ja devas.(FA2.136)
Ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.(Rt.80)
Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas.(FA3.119)
En la mondo ekzistas ja Dio.(Gm.51)
En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ĝi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankaŭ esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon.
La floroj ja ne povoscias paroli!(FA1.20)
Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro!(FA3.126)
Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Foje oni emfaze respondas per Jes ja! = Jes, tiel ja estas (aŭ simile). Oni ne uzas *Ja jes!*, ĉar ja ne emfazas jes, sed la ĉefverbon de tiu pozitiva frazo, kiun jes reprezentas. Vidu "Respondvortoj".
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ja.htm>