Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

ISTAN°

Ekssufikso en kelkaj landonomoj. Ofte la "i" mankas: Pakistano, Hindustano, Dagestano, Turkestano.

Vera sufikso

"Lando". Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: Afgano -> Afganistano, Kirgizo -> Kirgizistano, Uzbeko -> Uzbekistano. Verŝajne estas pli bone rigardi ankaŭ tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun "(i)stan". Tradicie oni uzas UJI ankaŭ en ĉi tiuj nomoj: Afganujo, Kirgizujo, Uzbekujo. Vidu ankaŭ "Nomoj de landoj kaj popoloj" kaj "Landoj de la mondo".


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/istan.htm>