Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

IND

IND = "meritas aŭ valoras esti farata". Tio, kio staras antaŭ IND, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IND-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi IND nur post objektaj verboj. (Komparu kun EBL kaj END.)

ami -> aminda = tia ke ĝi meritas esti amata
legi -> leginda = tia, ke ĝi valoras esti legata
vidi -> vidinda = tiel bela aŭ bona, ke ĝi valoras esti vidata
fidi -> fidinda = tia, ke ĝi meritas esti fidata
miri -> mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ĝin (= pri ĝi)
ridi -> ridinda = tia, ke ĝi meritas, ke oni ridu ĝin (= pri ĝi)
plori -> plorinde = tiel (malbone), ke oni devus plori
bedaŭri -> bedaŭrinde = tiel (malbone), ke ĝi meritas bedaŭron

IND ~= END

Komence END ne ekzistis, kaj ĝi estas ankoraŭ malofte uzata. Tial en iuj vortoj IND havas dekomence (kaj ankoraŭ) la pli fortan signifon de END, = "devas esti farata".

ne pardoni -> nepardoninda = tia ke oni devas ne pardoni ĝin, nepardonenda
kaŝi -> kaŝinda = tia ke ĝi meritas aŭ eĉ devas esti kaŝata, kaŝenda
konsideri -> konsiderinda = tia ke ĝi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri ĝin pro ĝia forto, amplekso k.s.

Konstrui sur ĝi (diletanteco) sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.(M.74) = ...ne devas esti farate.

Ordinara radiko

inda = merita, valora
indo = merito, valoro
indigi = fari inda

prezoinda = inda je sia prezo, sufiĉe valora por sia prezo

La vorto prezoinda ne sekvas la regulon, ke antaŭ IND la radiko ĉiam havu agan kaj pasivan signifon. La ligfinaĵo O montras, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko (normale afikso ne havas ligfinaĵon). Tia uzado de ligfinaĵo estas tamen tre malofta kaj eksperimenta. Alia maniero montri, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko, estas uzi dividostrekon -> prez-inda. Tiam oni normale ankaŭ kromakcentas je PREZ. (Vidu "Specialaj elparolaj reguloj" pri kromakcentoj.)


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ind.htm>