Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

IN

IN = "la naskopova sekso". La sufikson IN oni nur povas uzi ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN ne ŝanĝas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon). Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., ĉar belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas havi sekson. El ili oni faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas renkonti vortojn kiel *virgino*. Vidu ankaŭ "Seksa signifo de O-vortoj". Pri IN en propraj nomoj vidu "Esperantigitaj nomoj".

IN ĉe neŭtraj vortoj

Oni povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra. Ĝi tiam ekhavas in-seksan signifon.

homo -> homino = ina homo
aŭtoro -> aŭtorino = ina aŭtoro
agento -> agentino = ina agento
pasaĝero -> pasaĝerino = ina pasaĝero
estro -> estrino = ina estro
besto -> bestino = ina besto
simio -> simiino = ina simio
muso -> musino = ina muso
mortinto -> mortintino = mortinta virino

Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte. Vidu "Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj".

IN ĉe viraj vortoj

Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas viran signifon. Ĝi tiam ekhavas anstataŭe in-seksan signifon.

patro -> patrino = homino, kiu naskis infanon
viro -> virino = plenkreska homino
knabo -> knabino = juna homino
onklo -> onklino = fratino de patro aŭ patrino
avo -> avino = patrino de patro aŭ patrino
fraŭlo -> fraŭlino = needziniĝinta virino
reĝo -> reĝino = virino kiu regas same kiel reĝo, edzino de reĝo

Inaj radikoj

Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!), furio, gejŝo, femalo k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.

Figura uzo

Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas kvazaŭ inon.

jambo -> jambino = speco de verso, kies ritmon oni tradicie kaj figure nomas ina
ŝraŭbo -> ŝraŭbino = trueto, en kiun oni metas ŝraŭbon

Anstataŭ ŝraŭbino oni teorie devus diri ŝraŭbingo, sed tiu vorto havas iom alian signifon. Vidu ING.

Ordinara radiko

ino = ina besto (aŭ homo)
ina = tia kiel ino, rilata al ino k.s.
ineto = malgranda ina besto (aŭ homo)
investaĵo = vestaĵo por virino, virina vestaĵo
malino = vira besto aŭ homo

Malino estas moderna vorto iafoje uzata ŝerce anstataŭ viro, sed ankaŭ serioze, kiam oni volas inkluzivi virhomojn de ĉiuj aĝoj. Malino fariĝis sufiĉe ofta en aliĝiloj.

Ŝajnafikso

Apud heroino = "ina heroo", kaj urino = "ina uro", ekzistas la nekunmetitaj vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj "in" estas ŝajnsufikso. Ekzistas ankoraŭ multaj tiaj vortoj kun ŝajna IN-sufikso: kombino, margarino, maŝino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino, Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis ŝajnan IN-sufikson uzante "en" anstataŭ "in": azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno, sukceno, tendeno, plateno k.a. (Apud la Fundamenta plateno(UV), certa metalo, ekzistas dekomence ankaŭ la formo platino(UL-FK.233) kun la sama signifo. Ambaŭ estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankaŭ tute alia platino, speco de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto aŭ simile pri tiaj aferoj.)

Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj havas "in" kiel ŝajnprefikson. La historia signifo de tiaj "in" estas ofte en aŭ MAL: inaŭguri, incizi, indukti, infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/in.htm>