Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

IĜ = "transiro al nova stato, al nova loko, al nova ago". Tio, kio staras antaŭ IĜ, ĉiam montras la rezulton de la transiro. IĜ aperas plej ofte kun verba finaĵo. La subjekto de la verbo estas tio, kio estas ŝanĝata. IĜ-verbo ne povas havi objekton. Vidu ankaŭ "IĜ-verboj" pri la frazroloj ĉe ĉi tiaj verboj.

Ecaj radikoj

Oni povas fari IĜ-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IĜ-verbo signifas, ke la subjekto ricevas tian econ.

pala -> paliĝi = fariĝi pala

Li paliĝis pro la ŝoko.

akra -> akriĝi = fariĝi akra

La ekonomia krizo akriĝis.

longa -> longiĝi = fariĝi longa

La tagoj longiĝas, printempo alvenas.

pli longa -> plilongiĝi = fariĝi pli longa

Li asertas, ke post la vizito al la miraklisto lia kruro plilongiĝis.

Agaj radikoj

Oni povas fari IĜ-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Estas granda diferenco inter IĜ-verbo farita el senobjekta verbo, kaj IĜ-verbo el objekta verbo.

IĜ-verbo farita el senobjekta verbo montras transiron al la koncerna ago. IĜ ĉe tia verbo estas do preskaŭ egala al la prefikso EK. Foje tiaj ĉi IĜ-verboj montras la nuancon, ke la ago okazas per si mem, aŭ ke la ago okazas senvole.

sidi -> sidiĝi = komenci sidi, eksidi

Li sidiĝis en la sofo.

esti -> estiĝi = komenci esti, ekesti

Estiĝis kverelo inter ili.

morti -> mortiĝi = fariĝi morta (senvole)

Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.(FE.39) Jam simpla morti montras transiron (de vivo al morto). Ĉi tie IĜ montras, ke la morto okazis senvole, akcidente.

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el objekta verbo. En tia IĜ-verbo IĜ ne montras transiran signifon. IĜ tie nur servas por fari la verbon senobjekta, por ŝanĝi la frazrolojn. Se IĜ-verbo el objekta verbo ja havas transiran signifon, tiu transira signifo troviĝas jam en la origina objekta verbo. La subjekto de IĜ-verbo farita el objekta verbo estas la objekto de la simpla verbo.

malfermi - La knabo malfermis la pordon.
-> malfermiĝi = iĝi malfermita, esti malfermata (per si mem)
La pordo brue malfermiĝis.(M.27)

turni - La knabo turnis sian kapon.
-> turniĝi = iĝi turnita, esti turnata (per si mem)
La tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso.

vendi - Ŝi vendis sian aŭton.
-> vendiĝi = iĝi vendita, esti vendata (per si mem)
Tiuj ĉi aŭtoj vendiĝas tre bone.

kolekti - La pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj.
-> kolektiĝi = iĝi kolektita, kuniĝi, esti kolektata (per si mem)
La larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj.(BV.77)

ruli - Kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos. Ili rulis sian ĉaron.
-> ruliĝi = moviĝi per rulado, esti rulata (per si mem)
La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron.(FA4.185) La veturilo [...] ruliĝis tre rapide.(M.212)

detrui = "kaŭzi, ke io fariĝas malkonstruita aŭ finita"
-> detruiĝi = fariĝi detruita, esti detruata (per si mem)
Ĉiuj miaj planoj detruiĝis, kiam mi provis ilin en praktiko.

Vidu ankaŭ "IĜ-verboj" pri la frazroloj ĉe ĉi tiaj verboj.

IĜ-verboj kaj pasivaj verboj

IĜ-verbo farita el objekta verbo ofte similas al pasiva verbo ("Pasivo"). La diferenco estas, ke tia IĜ-verbo montras, ke la ago okazas pli-malpli per si mem, aŭ ke oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto de la ago.

Li estis naskita en Januaro. Normala pasiva frazo. Oni atentas precipe la agon, kiu plenumiĝis kun rezulto (pro la IT-formo). Ja ekzistas aganto aŭ kaŭzanto, sed oni ne mencias ŝin. Oni povus aldoni la patrinon kiel de-komplemento: Ŝi estas naskita de saĝulino.

Li naskiĝis en Januaro. Li fariĝis naskita. Pli da atento al la naskato, la infano, ol al la naskanto, la patrino, kiu apenaŭ povas aperi en tia ĉi frazo.

Li estas nomata Petro. Normala pasiva frazo. = Oni nomas lin Petro.

Li nomiĝas Petro. Petro estas lia nomo, sendepende de tio, ĉu homoj uzas la nomon aŭ ne.

Tiu libro estas legata de multaj homoj. Normala pasivo. = Multaj homoj legas tiun libron.

Tiu libro legiĝas facile. Efektivaj legantoj ne gravas. ~= Tiu libro estas facile legebla.

Komenciĝi, finiĝi

En multaj lingvoj oni uzas unu saman verbon por komenci kaj komenciĝi, kaj unu saman por fini kaj finiĝi. En Esperanto oni devas distingi.

Komenci = "kaŭzi komencon". Komenci estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies komenco temas. La subjekto de komenci plej ofte estas persono.

La instruisto komencis la lecionon. Li komencas instrui. Komencis pluvi.

komenciĝi = "eniri en komencan fazon (per si mem)". La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies komenco temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo.

La leciono komenciĝis. La koncerto komenciĝas. Komenciĝos nova epoko.

Fini = "kaŭzi finon". Fini estas uzata kun ordinara objekto aŭ kun I-verba objekto. La objekto estas tio, pri kies fino temas. La subjekto de fini estas preskaŭ ĉiam persono.

La preleganto finis sian paroladon. Li baldaŭ finos paroli.

Finiĝi = "eniri en finan fazon, atingi sian finon (per si mem)". La subjekto de finiĝi estas tio, pri kies fino temas. Tio preskaŭ ĉiam estas okazaĵo.

La prelego finiĝis. La danco finiĝas. Finiĝos ankoraŭ unu tago.

Ne diru do: *La leciono finis.* *Kiam komencos la koncerto?* Se oni aŭdas tian frazon, oni volas scii, kion la leciono finis, kaj kion la koncerto komencos. Diru: La leciono finiĝis. Kiam komenciĝos la koncerto? Temas ja pri okazaĵoj, kaj okazaĵoj normale komenciĝas kaj finiĝas.

Iafoje tamen okazaĵo povas kaŭzi, ke alia afero komenciĝas aŭ finiĝas: La unua mondmilito komencis novan epokon en la homa historio. La subjekto ja estas okazaĵo, sed temas pri la komenco de la objekto.

Legu ankaŭ pri komenci, fini, daŭrigi kaj ĉesi, kaj pri detrui/detruiĝi, ruli/ruliĝi, trovi/troviĝi kaj movi/moviĝi.

Alispecaj radikoj

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto. Tia IĜ-verbo povas signifi, ke la subjekto fariĝas ĝuste tio, kion la radiko montras, aŭ ke ĝi fariĝas simila al la radiko, aŭ ke okazas al ĝi ia ago karakterizata de la radiko.

edzino -> edziniĝi = fariĝi ies edzino

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.(FE.39)

tago -> tagiĝi = fariĝi tago

Nun baldaŭ tagiĝos. Ĉu vi ne vidas la lumon ĉe la horizonto?

pinto -> pinta -> pintiĝi = fariĝi pinta, ekhavi (akran) pinton

Malgraŭ liaj penoj la krajono ne pintiĝis.

flamo -> flami -> flamiĝi = komenci flami

Ligno fendita facile flamiĝas.(PE.1339)

Frazetoj

Oni ankaŭ povas fari IĜ-verbon el frazeto kun rolvorteto. La preciza signifo dependas de la rolvorteto. Se ekz. la rolvorteto estas loka aŭ mova, IĜ signifas "moviĝi, iri, translokiĝi".

en domo -> endomiĝi = veni en domon

Kiam la fulmotondro komenciĝis, ni tuj endomiĝis.

al bordo -> albordiĝi = veni al bordo

Pro la ŝtormo la ŝipeto ne sukcesis albordiĝi.

sen vesto -> senvestiĝi = fariĝi nuda, forpreni sian veston

Senhonte mi senvestiĝis antaŭ ili.

sen fortoj -> senfortiĝi = perdi siajn fortojn

Li senfortiĝis pro soifo.

en (la) lito -> enlitiĝi = kuŝiĝi en (la) lito
el (la) lito -> ellitiĝi = leviĝi el (la) lito

Vespere mi enlitiĝas malfrue, sed mi tamen frue ellitiĝas en la mateno.

Vortetoj kaj afiksoj

Oni povas ankaŭ fari IĜ-verbon el vorteto aŭ el afikso.

al -> aliĝi = aldoniĝi, aniĝi, anigi sin, anonci sian partoprenon

Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo.(M.179)

Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso?

sen -> seniĝi = fariĝi sena je io, liberiĝi de io

Mi ne plu eltenas ilin, ni devas seniĝi je ili.

kun -> kuniĝi = fariĝi kuna, kolektiĝi, amasiĝi

La laboristoj kuniĝas ĉiun dimanĉon en la popola domo.

AR -> ariĝi = fariĝi aro, kuniĝi are

Sur mia skribotablo daŭre ariĝas paperoj en plena konfuzo.

La verbo iĝi

El la sufikso IĜ oni povas fari la memstaran verbon iĝi.

IĜ kun ne-verba finaĵo

IĜ kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akriĝo = "la ago akriĝi", akriĝa = "rilata al la ago akriĝi, akriĝanta", sidiĝo = "la ago sidiĝi", sidiĝe = "rilate al la ago sidiĝi, sidiĝante", edziĝo = "la ago edziĝi", edziĝa = "rilata al la ago edziĝi", unuiĝo = "la ago unuiĝi".

Iafoje IĜ-vorto kun O-finaĵo ankaŭ povas montri rezulton de transira ago: Unuiĝo Franca por Esperanto (nomo de asocio) -- Post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.(M.210) Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj.(Gn.1)


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/igh.htm>