Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

IG

IG = "efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago". Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finaĵo. Ĉiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas ŝanĝata. La subjekto estas tio, kio kaŭzas la ŝanĝon. Vidu ankaŭ "IG-verboj" pri la frazroloj ĉe ĉi tiaj verboj.

Ecaj radikoj

Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG-verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto.

akra -> akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra

Mi akrigas mian tranĉilon.

pala -> paligi = agi tiel, ke io fariĝas pala

La terura novaĵo paligis ŝin.

longa -> longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa

La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.

pli longa -> plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa

Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne ĉiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaŭ nur mallongigi, ĉar plimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.

Agaj radikoj

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG-verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la koncernan agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de senobjekta verbo.

sidi -> sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi

Li sidigis sian infanon sur seĝon.

esti -> estigi = agi tiel, ke io ekestas

Lia demando estigis longajn diskutojn.

Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo.

kompreni -> komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas

Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.

Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.

manĝi -> manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas

Mi devas manĝigi mian ĉevalon. = Mi devas doni manĝon al mia ĉevalo.

Ŝi manĝigis avenon al la ĉevalo.

Pri la objekto de IG-verbo farita el objekta verbo vidu ankaŭ "IG-verboj".

Alispecaj radikoj

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras.

edzo -> edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo

Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino.

Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko.

pinto -> pinta -> pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton

Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.

Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko.

flamo -> flami -> flamigi = agi tiel, ke io flamas

Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Frazetoj

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto.

en (la) domo -> endomigi = movi en (la) domon

Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.

al la bordo -> albordigi = movi al la bordo

La ondoj albordigis diversajn rubaĵojn.

en tombo -> entombigi = meti en tombon

Morgaŭ li entombigos sian patron.

sen vesto -> senvestigi = forpreni la veston de iu

Janjo estis senvestigita kaj endormigita.(M.13)

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian signifon: maski = "kunmaskigi", ŝarĝi = "kunŝarĝigi", vesti = "kunvestigi". Kiel alternativon al sen...igi oni povas uzi la prefikson MAL sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi, malŝarĝi = senŝarĝigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, ŝarĝi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malŝarĝi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto -> senvestigi (kun vesto -> kunvestigi), sen ŝarĝo -> senŝarĝigi (kun ŝarĝo -> kunŝarĝigi). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du specojn de verboj.

sen fortoj -> senfortigi = forpreni la fortojn

La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.

Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie kunfortigi, sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi. Estas ankaŭ ĉi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta -> fortigi -> malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj -> senfortigi (kun fortoj -> kunfortigi). La simpla verbo forti signifas "esti forta". Malforti = "esti malforta".

Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto, kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rolvorteton. Vidu ankaŭ "Afiksecaj rolvortetoj" pri tiu ĉi diferenco.

ordigi = meti en ordon -> kunordigi = meti en ordon kun io alia

La generaloj kunordigis siajn militplanojn.

Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al "io alia".

Vortetoj kaj afiksoj

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso.

for -> forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi

Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.

al -> aligi = aldoni, almeti

Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo.(OV.448)

trans -> transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni

La pramo transigis nin al la kontraŭa bordo.

tro -> troigi = agi tiel, ke io estas aŭ ŝajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)

Alkoholtrinkadon oni ne troigu.

Li troigis la rakonton tiom, ke neniu kredis lin.

kun -> kunigi = agi tiel, ke io fariĝas kuna

DIS -> disigi = agi tiel, ke io fariĝas disa

Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin.(FE.42)

Ĉu uzi IG aŭ ne?

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG.

Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon.

fino = la lasta parto de io -> fini = kaŭzi ke io havu finon, meti finon al io

Mi finos mian vivon per morto.(Rz.89) Ne *...finigos...*, kio signifus, ke oni igas iun alian fari la agon fini. Fini similas al ĉesigi. Finigi do similas al ĉesigigi.

konfuzo = malordego -> konfuzi = krei malordegon, fari malordega

Malsano konfuzas la cerbon.(Rt.124) Ne *...konfuzigas...*, kio signifus, ke la malsano igas ion alian fari la agon konfuzi. Konfuzi ~= senordigi. Konfuzigi ~= senordigigi.

masko -> maski = surmeti maskon, kaŝi per masko

Ŝi maskis sin por ke li ne rekonu ŝin. Ne *...maskigis...*. Maskigi signifas "igi iun alian maski" aŭ eble "fari maskon el io".

Foje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG.

grupo -> grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n (grupi estas apenaŭ uzata, sed povus signifi "stari en grupo" aŭ simile)

La lernantoj estis grupigitaj po dek.

bildo -> bildigi = fari bildon de io, prezenti bilde (bildi ne estas uzata)

Ili ne povis bildigi al si la teruran okazaĵon.

Foje la tradicio donis malsaman signifon al la simpla formo kaj la IG-formo, sed ambaŭ signifoj estas IG-ecaj.

koloro
-> kolori = doni al io sian koloron, esti tio kio donas koloron al io
-> kolorigi = agi tiel, ke io fariĝas kolora

La rizo estas oranĝokolora, ĉar safrano koloras ĝin. Mi kolorigis la rizon per safrano.

limo
-> limi = esti limo de io, formi limon de io, troviĝi ĉe la limo de io
-> limigi = meti limo(j)n al io, kaŭzi ke io havu limo(j)n

Meksiko limas norde Usonon kaj sude Gvatemalon kaj Belizon. Ni devas limigi niajn elspezojn, ĉar niaj financaj rimedoj estas limigitaj.

Oni tamen ne povas postuli, ke ĉiuj ĉiam sekvu tiujn ĉi delikatajn distingojn. Oni devas almenaŭ toleri, se iu foje intermiksas kolori kaj kolorigilimi kaj limigi. La distingoj ankaŭ ne ĉiam ekzistis. Zamenhof uzis kaj limi kaj limigi por la nuna limigi.

Foje la simpla formo havas signifon, kiu ne estas IG-eca.

lumo
-> lumi = elĵeti lumradiojn
-> lumigi = fari tiel ke io lumu, fari luma

La steloj lumis hele.(FA3.111) Karlo lumigis la lampon.

Legu ankaŭ pri la formo prilumi.

Foje ambaŭ formoj havas la saman signifon.

ordo -> ordiordigi = krei ordon, meti en ordon, fari orda

La ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj.(FK.243) Tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto.(Rz.40)

Nuntempe oni ĝenerale preferas la formon ordigi, sed ordi estas same logika. Oni komparu kun konfuzi: konfuzo ~= malordo, konfuzi ~= malord(ig)i.

Ofte oni aldonas superfluan IG al verbo, kiu normale ne havu ĝin. Tio povas esti tolerata, precipe se el tio rezultas plia klareco, sed normale oni uzu la tradiciajn formojn. Ne ĉiam la formoj estas tamen tute stabilaj. En iuj okazoj la IG-sufikso eble ne estas nepra, ĉar la simpla formo apenaŭ havas ian alian signifon. Tiam oni eble estonte ekuzos la pli mallongan formon sen IG. Ofte ambaŭ formoj povas esti uzataj paralele sen signifodiferenco: loki/lokigi, arkivi/arkivigi, listi/listigi.

La verbo igi

El la sufikso IG oni povas fari la memstaran verbon igi.

IG kun ne-verba finaĵo

IG kutime aperas kun verba finaĵo, sed povas ankaŭ havi O-finaĵon, A-finaĵon aŭ E-finaĵon. Tiaj formoj montras la saman agan signifon kiel la verba formo: akrigo = "la ago akrigi", akriga = "rilata al la ago akrigi, akriganta", sidigo = "la ago sidigi", sidige = "rilate al la ago sidigi, sidigante", edzigo = "la ago edzigi", edziga = "rilata al la ago edzigi". Komparu kun , kiu kun O-finaĵo foje montras rezulton de ago.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ig.htm>