Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

I-verboj kune kun povi, devi kaj voli

Plej ofte I-verbo dependas de la tri verboj povi, devi kaj voli. La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aŭ volo. La du verboj, la ĉefverbo kaj la I-verbo, havas ĉiam la saman subjekton.

Mi povas kuri.

Li volis veni.

Ili devis cedi.

Li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.(FE.33)

Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.(FE.28)

La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.(FE.16)

Mi ne volas malhelpi vian ĝojon.(FA1.44)

Mi devas fari al vi donacon.(FE.15)

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.(FE.31)

Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!(M.117) Ĉi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devivoli.

Oni povus diri, ke I-verbo post povi, devivoli estas objekto, sed tia I-verba objekto tamen ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo. Ne eblas diri: *Kuri estas povate de mi.* *Veni estis volate de li.* *Fari al vi donacon ne estas devate de mi.* Vidu "Pasivigeblaj frazoj". Pri povi, devi kaj voli ĝenerale vidu "Povi, devi kaj voli".


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ifqnesdv.htm>