Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

HIPER

Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon "super, tro" aŭ "trans": hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.

Vera prefikso

Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al "super, tro" aŭ "trans": acideco -> hiperacideco = "tromulteco de acido en stomako", teksto -> hiperteksto = "teksto, kies partoj estas legeblaj en ia ajn ordo pere de krucreferencoj". Ofte estas preferinde uzi supertro prefiksece (ekz. superacideco, troacideco), sed en iuj vortoj kun speciala signifo HIPER povas esti utila.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/hiper.htm>