Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, ĉar povi, devi aŭ voli + I-verbo estas kvazaŭ unu kompleksa verbo. Vidu ankaŭ "I-verboj", speciale "I-verboj kune kun povi, devi kaj voli". La I-verbo en tia kompleksa verbo estas principe objekto de la helpverbo. La objekto de povi kaj devi estas ĉiam I-verbo. Voli ankaŭ povas havi alispecajn objektojn.
La pasivaj participoj de povi kaj devi estas praktike neuzeblaj. Tiuj de voli estas nur malofte uzeblaj. Vidu "Pasivigeblaj frazoj".
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/gvqpdv.htm>