Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

GE

GE = "ambaŭ seksoj". GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtralaj vortoj por doni ambaŭseksan signifon. Vidu ankaŭ la sufikson IN, "Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj" pri prefikseca VIR, kaj "Seksa signifo de O-vortoj". GE povas aperi kune kun BO kaj PRA. Vidu ĉe BO. Vidu ankaŭ "Parencoj kaj familianoj".

Paroj

GE plej ofte montras paron.

patro -> gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)
edzo -> geedzoj = edzo kaj lia edzino
fianĉo -> gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo
mastro -> gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro
cikonio -> gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro
doktoro -> gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in)o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj

GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj.

frato -> gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)
filo -> gefiloj = filo(j) kaj filino(j)
nevo -> genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambaŭseksa grupo

GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo.

homo -> gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj virhomo(j) kaj homino(j)
knabo -> geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)
lernanto -> gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj
samideano -> gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj
doktoro -> gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj
homo -> gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas sekse neŭtrala, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de O-vortoj.

Rilatas al ambaŭ seksoj

Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe.

lernejo -> gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj
sola -> gesolaj = solaj kiel paro

GE-vortoj estas normale multe-nombraj

GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur multe-nombra, ĉar devas esti pli ol unu por ke ambaŭ seksoj povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo "iu ajn el la du seksoj". Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = "patro aŭ patrino", geedzo = "edzino aŭ edzo". Tia uzo tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj nekorekta. Tiaj vortoj estas tamen kompreneblaj kaj povas esti utilaj. La estonteco montros, ĉu ili akceptiĝos. GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = "decido de ambaŭ gepatroj (pri infano)", gepatra lingvo = "lingvo de ambaŭ gepatroj". Alie oni dirus patrina lingvopatra lingvo. (Oni uzas tamen gepatra lingvo ankaŭ kiel ĝeneralan esprimon por denaska lingvo, ĉar tian lingvon oni plej ofte lernas de ambaŭ gepatroj.)

Ordinara radiko

gea = rilata al ambaŭ seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ge.htm>