Frazparto estas grupo de vortoj, kiuj rolas kune en frazo. Frazparto konsistas el ĉefvorto kaj eventualaj rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Depende de la ĉefvorto oni parolas pri "O-vortaj frazpartoj", "A-vortaj frazpartoj" kaj "E-vortaj frazpartoj".
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/frq.htm>