ET = "(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco". ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon. (Komparu kun EG.)
domo -> dometo = (tre) malgranda domo
doloro -> doloreto = (tre) malforta doloro, irito
varma -> varmeta = nur iom varma
verda -> verdeta = malforte verda, dube verda
dika -> diketa = nur iom dika
babili -> babileti = babili malmulte
pluvi -> pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj
iom -> iomete = nur malmulte
Ofte ET-vorto montras specialan signifon.
ŝtrumpo -> ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo
ridi -> rideti = ridi sensone kun fermita buŝo
manĝi -> manĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi
rafano -> rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)
Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon.
faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo -> stumbli (tre ofta)
vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo -> pado (ofta)
beleta = plaĉaspekta -> linda (malofta)
Iafoje ET montras karesan nuancon.
patro -> patreto = kara patro, paĉjo
edzo -> edzeto = kara edzo
mano -> maneto = ĉarme malgranda mano
knabino -> knabineto = ĉarme malgranda knabino
eta -> malgranda, malintensa
etulo -> malgranda persono
Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon.
burĝo -> etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)
fingro -> etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano (vidu ankaŭ "Precizigaj antaŭelementoj" pri dikfingro)
akciano -> etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj
Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas malkorekta, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila. Vidu "Precizigaj antaŭelementoj" pri kombinoj.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/et.htm>