END = "devas esti farata". Tio, kio staras antaŭ END, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. END-vortoj do ĉiam devenas de verboj. END estas sufiĉe malofte uzata. (Komparu kun EBL kaj IND.) La sufikso END estis oficialigita en 1953 en la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.
pagi -> pagenda = tia ke ĝi devas esti pagata, tia ke oni pagu ĝin
respondi -> respondenda = tia ke ĝi devas esti respondata, tia ke oni respondu ĝin
enda = nepra, necesa, kiu devas esti, kiu devas okazi
ende = nepre, necese
Endas, ke vi venu. = Estas necese, ke vi venu.
END estas tre malofta afikso, kaj kiel ordinara radiko ĝi estas eĉ pli malofta. Tial oni atentu, ke vortoj kiel enda, ende kaj endi ne ĉiam kompreniĝas facile, kvankam ili estas tute korektaj.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/end.htm>