EKS = "iam antaŭe estinta, ne plu funkcianta". EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ĉe alispecaj vortoj.
reĝo -> eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
ministro -> eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
edzo -> eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo
(ge)edziĝi -> eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon
amiko -> eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko
kolonio -> ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sedkiu sendependiĝis
moda -> eksmoda = ne plu moda
Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita".
bovo -> eksbovo = kastrita bovo
virkato -> eksvirkato = kastrita virkato
ĉevalino -> eksĉevalino = kastrita ĉevalino
eksa = iama, ne plu estanta
eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi
eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon
Iafoje oni povus uzi EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tio! ~= "Nun tio ne plu okazos! Nun tio ne plu ĝenos nin!"
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/eks.htm>