Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj

Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn.

Halt'! Ne kuraĝu permesi al vi!(Rt.142) = Haltu! Ne kuraĝu... Ĉi tie Zamenhof skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O-finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria uzo de nuda radiko.

Ek! Ni komencu! Ek! Antaŭen! Ek estas tre ofte uzata kiel ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado. Legu ankaŭ pri la prefikso EK.

Help! = Helpu!, Helpon!

Povas ekesti problemoj pri akcento en ĉi tia uzado de nudaj radikoj. Kiel akcenti ekz. Rapid!? Ĉu "rapId" (kvazaŭ kun apostrofo), aŭ "rApid" (je la antaŭlasta vokalo)? Estas konsilinde ĉi tiel uzi nur unuvokalajn radikojn, ĉar tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas eĉ konsilinde uzi tiun ĉi eblon ĝenerale tre ŝpare.

Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortetojn per forigo de finaĵoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo: Kraki -> Krak!(FA3.86) Plaŭdi -> Plaŭ!(FA2.35) Rapidi -> Rap, rap! Rapidu, rapidu!(FA2.34) "Pif, paf!" eksonis subite krakoj (de pafado).(FA2.37) Murmuri -> Mur-mur-mur!(FA2.128) Boji -> Boj! Miaŭi -> Miaŭ! Tranĉi -> Trinĉ tranĉ! Gluti -> Glut! glut! Tinti -> Tin tin!


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ekqord.htm>