Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj staras iom ekster la ordinara gramatiko. Ili ne interagas kun aliaj vortoj en frazo, sed estas ofte kiel kompleta eldiro en si mem.
Nur ok ekkriaj vortetoj estas oficialaj. Plej multaj ekkriaj vortetoj estas neoficialaj.
Multaj ekkriaj vortetoj ne havas firme difinitan signifon. Ekzemple he kaj ho povas esti uzataj diversmaniere laŭ la momenta deziro de la uzanto.
Iuj kutimaj ekkriaj vortetoj ekuziĝis ankaŭ kiel ordinaraj radikoj.
Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj
Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Akcentado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ekq.htm>