EK = "komenco de ago, subita ago". EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.
Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco.
labori -> eklabori = komenci labori
kuri -> ekkuri = komenci kuri
sidi -> eksidi = komenci sidi
dormi -> ekdormi = komenci dormi, (en)dormiĝi
pluvi -> ekpluvi = komenci pluvi
bruli -> ekbruli = komenci bruli (-> ekbruligi = igi ekbruli)
de -> ekde = komence de, vidu "De" (en ekde EK escepte aperas antaŭ neaga vorto)
floro
-> flori -> ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu "Streĉitaj formoj")
Ankaŭ la sufikso vidu IĜ povas montri komencon de ago (sidiĝi, estiĝi k.s.), sed tian signifon IĜ havas nur ĉe senobjektaj agoj. La diferenco inter EK kaj IĜ estas tiam, ke EK montras pli subitan, pli rapidan komencon.
Foje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago.
fulmi -> ekfulmi = momente kaj subite fulmi
brili -> ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon
bati -> ekbati = fari unu subitan baton
ridi -> ekridi = subite ridi (dum momento)
rigardo -> ekrigardo = rapida subita rigardo
Foje nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri komenco de daŭra ago, aŭ pri subita momenta ago.
EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, aŭ kiel ordinara radiko.
ek! = "komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!" k.s.
Ek al li! = "Venu! Ni kaptu lin!" k.s.
eki = komenciĝi
ekigi = komenci
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ek.htm>