kiom = "kiel multe, kianombre, kiakvante"
tiom = "tiel multe, tianombre, tiakvante"
iom = "ne tre multe sed ankaŭ ne malmulte"
ĉiom = "la tuta kvanto"
neniom = "nenianombre, neniakvante, neniamezure"
La OM-vortoj estas uzataj kaj E-vortece, kaj O-vortece. En O-vorteca uzo OM-vortoj ofte estas priskribataj de da-esprimoj. La O-vorteca uzo estas aparte klarigita en "Kvantaj vortetoj". Da estas klarigita en "Da".
Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro?(FK.103) = Kian kvanton mi ŝuldas al vi...? Demanda kiom.
Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri? = Kiel multajn vi volas...
Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis!(FA1.68) = ...kiel multe, kian kvanton de la ŝtofo... Kiom en demanda subfrazo.
Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado.(FA4.115) = ...kiel multe, kian kvanton...
Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?(Rt.64) = ...kiel multe, kia nombro, kia kvanto da mortigitoj estis?
Kiom da homoj estas ĉi tie! Ekkria kiom.
Ĉiuj donas al mi prunte, kiom mi volas.(Rz.93) Rilata kiom.
Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas.(OV.518) Tiom montras al la antaŭe dirita nombro.
Malfermu la keston kaj prenu tiom da mono, kiom vi volas.(FA1.2) Tiom montras al la posta kiom-frazo.
Ekzistis nenio krom [...] infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.(M.197) Tiom montras al la posta kiom-frazo.
Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l' suno sin levis kaj eliris.(BV.13) Tiom montras al la posta ke-frazo, kiu esprimas la kvanton nerekte per ĝiaj sekvoj.
Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!(FA2.42) Tiom montras al la aktuala feliĉoplena situacio.
Pri la ebloj forlasi tiom vidu "Rilataj subfrazoj - forlaso de TI-vorto".
Teorie iom devus signifi "ia nedifinita kvanto", sed en la praktiko ĝi preskaŭ ĉiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive eĉ pli speciala, nome: "ne tre multe, sed tamen sufiĉe multe por esti konsiderata, por esti signifa". Iom estas uzata ne nur pri kvanto aŭ nombro, sed ankaŭ pri grado, ĉiam kun sia speciala nuanco.
La juna vidvino [...] aĉetis iom da butero.(M.64) = ...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan.
Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras.(BV.43) = ...ne tre multe memoras, sed ankoraŭ ja memoras.
Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.(FE.34)
Ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ĉambro estas iom malseka?(Rz.33) = ...ne tre malseka, sed sufiĉe malseka por ke tio estu rimarkita? Grada iom.
Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.(FE.38) Grada iom.
Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis.(FA2.90) La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenaŭ distingeblaj ŝanĝiĝetoj.
Ne konfuzu iom kun malmulte.
Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiĉe por ke oni mallaŭdu lin.
Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas laŭdi lin.
Trian subtilan nuancon havas kelke = "ne tre multe". Dum iom esprimas, ke nedifinita kvanto, kvankam malgranda, tamen estas konsiderinda, kelke montras, ke nedifinita kvanto, kvankam ne nula, tamen ne estas tre granda.
Sur la ŝoseo estis iom da aŭtoj. La aŭtoj estis malmultaj, sed ne neglekteble malmultaj.
Sur la ŝoseo estis kelke da aŭtoj. La aŭtoj estis pli ol unu, sed ne tre multaj. Nuntempe oni pli ofte diras kelkaj aŭtoj. Pri la distingo kelke/kelkaj, multe/multaj vidu fine de "Kvantaj E-vortoj". (Antaŭe oni uzis kelke da kaj kelkaj ankaŭ en la signifo "pluraj", ĉar tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke nun tute malaperis.)
Ĉiom povas praktike esti uzata nur O-vortece kun la signifo "la tuta kvanto". Tio praktike tre proksimiĝas al ĉio, kiun oni pli ofte uzas.
Kiom da benzino vi volas? - Mi volas ĉiom, kiom vi havas. = ...Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas.
El la viando, kiun vi oferbuĉos vespere en la unua tago, neniom restu ĝis la mateno.(Re.16) = ...nenia kvanto restu ĝis la mateno.
Neniom da oro, sed bona gloro.(PE.1714)
Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.(M.210)
Neniom estas uzata ankaŭ pri mezuro, kio proksimiĝas al grado.
Mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon [...] neniom deprenante per tio ĉi de la lingvo la klarecon, precizecon kaj flekseblecon.(FK.232)
Tamen tio ĉi neniom malhelpas.(H.165)
Iliaj mensoj neniom diferencos de niaj.(OV.348)
Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Multe estas forlasebla, sed ĝi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaŭ uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo. Vidu ankaŭ ĉi-poste pri emfazo per kiom kaj tiom.
Mi scias, kiom multe da malĝojo faras al Vi kelkaj intrigantoj.(L2.60) Oni povus forigi multe, sed tiam malaperus iom da emfazo.
Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto.(L2.342)
Oni tie legas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da senkulpaj versoj.(FA3.40)
Tutan tagon daŭras ĉi tie la restado, tiom multe da tempo la multeokupita generacio dediĉas al la grandaj Anglujo kaj Skotujo.(FA3.55)
Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari!(FA3.98)
Se oni konsideros, [...] kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, [...] kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega.(FK.205)
En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo.(FA2.2)
Oni foje aldonas same post tiom por montri, ke la kvanto estas sama, kiel alia.
Li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas.(FK.248) Tiom same = 33.
Tiam vi donis ducent, t. e. ne ducent, sed kvarcent, [...] oni povas sekve ankaŭ nun tiom same, por ke estu jam ĝuste okcent.(Rz.80)
Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas?(M.36)
Tre ofte OM-vortoj priskribas la vorteton pli precizigante ĝian signifon.
Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!(AK.4)
La muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis.(BV.10)
Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo.(OV.312) Ĉi tie tiom kunlaboras kun ju. Tiam oni normale ne uzas tiom, sed des.
Ofte kiom estas uzata por montri, ke io validas nur inter certaj limoj.
Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.(Rt.51) = Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas... Eble vi havas pli da filoj, sed mi ne povas vidi pli.
La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte.(FA1.100) = ...tenis sin laŭpove tute rekte. Liaj povoj teni sin rekte ne estis senlimaj.
La kuracado devas antaŭ ĉio turni atenton al la kaŭza momento, per konforma reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo, kiom tion ĉi permesas la profesio de la paciento.(FK.221) La profesio povas limigi la eblojn de reguligo.
Ili venis en vastan koridoron sub la planko, kiu estis nur tiom alta, ke ili povis veturi tra ĝi en la fingringo, ne puŝiĝante per la kapo al la plafono.(FA2.7) La alteco estis limigita.
Mi kiom eble evitas tiun vorton.(L2.331) = Mi laŭeble... Kiom eble = tiom, kiom tio estas ebla. Ne konfuzu kiom eble (limiga) kun kiel eble plej (maksimumiga). Vidu ĉi-poste ĉe plej.
Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!(Rt.137) La feliĉo dependas de la kompatemo. Ĉi tie la limiga kiom kaŭzis, ke ankaŭ tiom ekhavis limigan signifon.
Ĉi-antaŭe estis diversaj ekzemploj de OM-vortoj por mezuro, kio estas tre simila al grado. Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel. Grado estas unu el la bazaj signifoj de kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstataŭe uzi kiom kaj tiom.
La propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj lastaj progresoj, estas apenaŭ komencata.(L1.323)
Se tamen, kontraŭ ĉia atendo, la kongreso estos tiom blindigita, ke ĝi ekdeziros ian alian lingvon, tiam [...] la vivo mem zorgos pri tio, ke la decido de la kongreso restu sole malviva litero.(FK.286)
La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.(FK.293)
Estas rekomendinde utiligi tiun ĉi eblon tre ŝpare, por ke la emfaza efekto de tiom kaj kiom ne eluziĝu, kaj por ke la distingo inter kvantaj kaj gradaj vortoj ne fariĝu malklara. En ekz. la jena frazo Zamenhof uzis tiel kvankam temas pri fortega emfazo: La lumo, kiu fluis el tie, estis tiel blindiga, tiel trapenetra, ke la animo eksaltis malantaŭen kiel de eltirita glavo.(FA3.35)
Kioma = "sur kiu loko en vicordo": Kioma horo estas, gardisto?(FA1.81) De la kioma etaĝo vi estas?(M.11) Li demandas min, [...] en la kioman klason mi volas lin enirigi.(Gm.59)
Tioma = "sur tiu loko en vicordo": Estas nun tioma horo, ke vi devus enlitiĝi.
Ioma, ĉioma, nenioma = "ampleksanta iom, ĉiom aŭ neniom": Ili havis ioman sukceson. (= ...iom da sukceso.) Ilia sukceso estis ĉioma/nenioma. (= ...estis totala/nula.)
Kioma kaj tioma havas normale la saman vicordan signifon, kiel nombraj vortetoj kun A-finaĵo. Sed iuj tamen foje uzas almenaŭ tioma ankaŭ por amplekso (same kiel ioma, ĉioma kaj nenioma). Tio povas esti akceptebla, se la kunteksto ne allasas vicordan signifon: Ili havis tioman sukceson, ke eĉ la reĝo venis viziti ilin. Tio estas tamen ne tute klasika uzo. Normale oni dirus ...tiom da sukceso, ke... ...tiel (aŭ tiom) grandan sukceson, ke... Vidu ankaŭ "Kvantaj A-vortoj".
Iomete, iometo = "nur malmulte, tre malgranda kvanto": Ŝi trinkis iomete da vino. -- Mi parolas iomete la Anglan kaj la Francan lingvojn. -- Ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila.(FK.234) Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis?(Rt.24)
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ec_om.htm>