Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

EC

EC = "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). Komparu kun , kiu normale montras ion konkretan.

Ecaj radikoj

EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io.

bono = la abstrakta ideo bono - Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.(Gn.3)
-> boneco = bono kiel ies kvalito
Ili admiris la bonecon de lia ago.

ruĝo = la koloro ruĝo - Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo.(M.150)
-> ruĝeco = la stato esti ruĝa
La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.

neceso = absoluta bezono - En okazo de neceso vi povos tranokti ĉe mi.
-> neceseco = la stato esti necesa
Ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla.(FK.266)

Klariga EC

Ĉe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ĝuste pri eco. Komparu kun klarigaj AD kaj .

belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io
-> beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io

konfuzo = malorda stato, malorda afero
-> konfuzeco = malorda stato de iu aŭ io

proksimo = stato troviĝi proksime, proksima loko
-> proksimeco = stato troviĝi proksime

Foje oni tamen uzas ĉi tian EC-vorton ankaŭ kie simpla O-vorto estus pli logika: Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco (= proksimaj lokoj)?(Rt.123)

Mezuroj

Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neŭtralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la koncerna mezuro.

longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) - Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mallongaj.
-> longeco = la eco esti longa, havi multe da longo
La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. Ili estis tre longaj.

alto = vertikala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian alton) - Ĝi (la altaro) estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto.(Er.30)
-> alteco = la eco esti alta, havi multe da alto
Ĝi estis bone videbla pro sia alteco.(Jĥ.19)

rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) - La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.
-> rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
La aviadilo pasis kun fulma rapideco.

Iafoje estas malfacile fari tiun ĉi distingon inter neŭtrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaŭ kie ĝi ne estas bezonata: La denseco (= denso) de gaso estas la rilato de ĝia maso al ĝia volumeno.

Iuj volas, ke oni ĉiam strikte distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvaĵo tia distingo pli gravas.

Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas ĉi tian neŭtralan mezursignifon. Proksimo = proksimecoproksima loko. Por neŭtrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenaŭ uzata) egalas al juneco. Neŭtrala mezurvorto estas aĝo.

Rimarku ankaŭ, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble ŝerce). Neŭtralaj estas nur longo, alto kaj rapido. Neneŭtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.

Mallogikaj EC-formoj

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj.

Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari. Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo (aŭ eventuale eblaĵo). Diru kiel Zamenhof: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari.(L1.339)

Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo.(M.77) Ja tute ne temas pri eco, sed pri agado. Oni devus do diri aktivado (aŭ eventuale aktivo). La formo aktiveco fariĝis tamen tre ofta en tiaj ĉi frazoj, kaj oni verŝajne devas toleri ĝin.

Alispecaj radikoj

Ĉe io, kio ne mem montras econ aŭ kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo.

homo -> homeco = natura kvalito de homo
heroo -> heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo
fianĉo -> fianĉeco = la stato esti fianĉo
episkopo -> episkopeco = la stato/ofico esti episkopo
granda animo -> grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon
ŝtono -> ŝtoneco = la eco esti malmola kiel ŝtono
vivo -> viveco = la eco esti plena je vivo
korekto -> korekteco = la eco esti korekta (= senerara - legu pli pri korekta)
unu -> unueco = la eco esti kiel unu
unua -> unuaeco = la eco esti la unua

EC por tempo

Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aŭ aĝon.

estonta -> estonteco = estonta tempo
pasinta -> pasinteco = pasinta tempo
infano -> infaneco = eco esti infana, infanaĝo
juna -> juneco = eco esti juna, junaĝo

Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas ilin kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.

Eca, ece

EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel".

silkecaj ŝtrumpoj = ŝtrumpoj ne el silko, sed silkosimilaj

ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno

ŝtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke ĝi similas al ŝtono

Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.

Li diris tion per supereca tono. = Li diris tion per tono kvazaŭ li estus supera.

Ĉesu konduti tiel infanece! = Ĉesu konduti en maniero tipa por infano.

Kvankam ŝi estas knabino, ŝi ofte kondutas virece. = ...kondutas kiel viro.

Tiu esprimo estas tro Franceca. = ...estas simila al la Franca lingvo.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetojn kun ŝajna, simila, manierastila. Vidu ankaŭ ESK.

Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri la koncerna eco".

patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas patro
reĝeca edikto = edikto pri reĝeco, edikto ke iu estas reĝo

Ordinara radiko

eco = kvalito
ec-vorto = vorto, kiu montras econ


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ec.htm>