Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

EBL

EBL = "povas esti farata". Tio, kio staras antaŭ EBL, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. EBL-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur ĉe objektaj verboj. (Komparu kun IND kaj END.)

manĝi -> manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
nombri -> nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata
marteli -> martelebla = tia, ke ĝi povas esti martelata
malhavi -> malhavebla = tia ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa -> nemalhavebla = tia ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa
legi -> legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata
kompreni -> kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
esperi -> espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
supozi -> supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
nei -> neebla = tia, ke oni povas nei ĝin

Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas senobjekta, sed kiu povus havi objekton.

iri -> irebla = tia ke ĝi povas esti irata, tia ke oni povas iri ĝin (= iri sur aŭ laŭ ĝi)
loĝi -> loĝebla = tia ke ĝi povas esti loĝata, tia ke oni povas loĝi ĝin (= loĝi en ĝi)

Normale oni diras iri sur (aŭ laŭ) vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj loĝi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj. Vidu ankaŭ "Participoj kiel A-vortoj".

Ordinara radiko

ebligi = igi ebla
eblo = io, kio estas ebla
ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankaŭ EC)
eble = "povas esti"
ebla = povanta esti, povanta okazi

neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi

Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL ĉe la verbo nei, oni kreas neebla = "tia, ke oni povas nei ĝin". Se oni metas ne antaŭ la A-vorto ebla, oni kreas neebla = "nepovanta esti". Por eviti miskomprenon oni povus uzi la verbon negi (= nei), el kiu eblas fari la vorton negebla, kiu havas nur la signifon "tia, ke oni povas ĝin nei". Kaj negi kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataŭ la alia neebla oni povas uzi malebla.

irebleco = ebleco iri

IR ĉi tie ne havas pasivan signifon. La vorto do ne sekvas la ordinarajn reguloj por EBL. La vorto irebleco estas efektive dusignifa: "ebleco esti irata" (afiksa uzo de EBL), kaj "ebleco iri" (EBL kiel ordinara radiko). Normale oni devus en ĉi tiaj okazoj iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfinaĵon, kion oni normale ne faras ĉe afikso, -> iroebleco. Tia eksperimenta uzo estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko -> ir-ebleco. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je IR. (Vidu "Specialaj elparolaj reguloj" pri kromakcentoj.)


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ebl.htm>