Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

ĈEF

ĈEF = "la plej grava, la plej altranga". ĈEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj. (Komparu kun ESTR kaj la neoficiala prefikso ARĤI/ARKI.)

episkopo -> ĉefepiskopo(UV) = la plej grava, plej altranga, inter la episkopoj
redaktoro -> ĉefredaktoro = la plej grava redaktoro (de ekz. gazeto), kiu respondecas pri la gazeta enhavo
artikolo -> ĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, normale artikolo, kiu montras opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktoro
urbo -> ĉefurbo = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.
strato -> ĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo
manĝo -> ĉefmanĝo = la plej grava manĝokazo de la tago

Ordinara radiko

ĉefo = la plej grava aŭ altranga persono
ĉefa = plej grava, plej altranga, precipa
ĉefe = precipe, antaŭ ĉio

ĈEF kaj ESTR

ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto. Ekzemple ĉefredaktoro (la plej grava redaktoro) ~= redakciestro (estro de redakcio). ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem personon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. ĈEF kiel memstara O-vorto tamen ĉiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj ĉefo kaj estro estas en la praktiko preskaŭ samsignifaj.


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/chef.htm>