Ĉefpaĝo | Enhavo | Detala enhavo | Indekso | Menuo | Komenco de § | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo

PMEG

AR

AR = "tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj". Tio, kio staras antaŭ AR, ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.

AR povas montri ĉiujn en la mondo, aŭ ĉiujn en unu regiono.

homo -> homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento
birdo -> birdaro = ĉiuj birdoj en la mondo aŭ en unu regiono
gazeto -> gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono

AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj.

verko -> verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro
estro -> estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo
arbo -> arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj
haro -> hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo
tendo -> tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loĝejo
ŝafo -> ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko
manĝilo -> manĝilaro = ĉiuj diversaj manĝiloj de unu hejmo/tablo/posedanto
meblo -> meblaro = ĉiuj mebloj de unu ĉambro/apartamento/domo
membro -> membraro = ĉiuj membroj de ekz. klubo
altaj montoj -> altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj

AR povas montri ion, kio konsistas ĉefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio.

vorto -> vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili
kanto -> kantaro = libro kun kolekto de kantoj
horo -> horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala
demando -> demandaro = listo de respondendaj demandoj
ŝtupeto -> ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)
vagono -> vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)

Ordinara radiko

aro = grupo, kolekto, grego k.s.
arigi = meti en grupon, kolekti
ara = grupa
granda aro -> grandare = en granda aro


Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ar.htm>