AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s. Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas. Komparu kun IST.
klubo -> klubano = membro de klubo
familio -> familiano = membro de familio
Eŭropo -> Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
Francujo -> Francujano = loĝanto de Francujo
vilaĝo -> vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
kamparo -> kamparano = loĝanto de kamparo
kongreso -> kongresano = partoprenanto en kongreso
Kristo -> Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
Budho -> Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
Islamo -> Islamano = kredanto je Islamo
respubliko -> respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
ŝipo -> ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
civito -> civitano = plenrajta membro de ŝtato
estraro -> estrarano = membro de estraro
UEA -> UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
alia domo -> alidomano = loĝanto de alia domo
sama lando -> samlandano = loĝanto de la sama lando
sama religio -> samreligiano = kredanto de la sama religio
ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/an.htm>