Ambaŭ = "ĉiuj du". Oni uzas ambaŭ anstataŭ ĉiuj, kiam estas precize du.
Ambaŭ povas roli en frazo tute same kiel ĉiuj, kiel rekta priskribo, pronomece k.t.p. (vidu ĉi-antaŭe ĉe tabelvortoj je U). Ambaŭ estas ofte uzata kune kun vi, ni aŭ ili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambaŭ rolas kiel apudmeto. Vidu "Apudmeto".
Ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon. Ambaŭ estas difinilo, kaj do ne povas esti uzata kune kun la. Vidu "Difiniloj".
Ambaŭ frazoj estas bonaj!(LR.61) Estas du frazoj. Ĉiu el ili estas bona.
La pli maljuna (filino) estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.(FE.11) = ...ĉiuj du (la filino kaj la patrino) estis tiel malagrablaj...
Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos liberaj.(OV.538)
Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon.(Rt.10)
Zamenhof foje uzis ambaŭ anstataŭ du (sen la signifo de ĉiuj): Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.(Rz.13) Ĝi (la rivero) inundis siajn ambaŭ bordojn.(Kr1.12) Oni vidas, ke ambaŭ tiam povas aperi kun difinilo (la, siajn...). Zamenhof poste skribis, ke tia uzo estas malbona (Lingvaj Respondoj p. 64). Oni do uzu ĉiam du en tiaj frazoj: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la du Pjotroj Ivanoviĉoj. Ĝi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ĝi inundis ambaŭ siajn bordojn. Vidu "Pli ol unu difinilo".
Por kontroli, ĉu ambaŭ estas ĝuste uzata, oni ŝanĝu la frazon tiel, ke ĝi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus ĉiuj, oni scias, ke ambaŭ estas korekte uzata.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ambau.htm>