AD = "daŭra ago". Tio, kio staras antaŭ AD, ĉiam ricevas agan kaj daŭrecan signifon.
Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago daŭras longe aŭ okazas ofte.
uzo -> uzado = daŭra, regula uzo
iro -> irado = daŭra, longa iro
viziti -> vizitadi = ofte, regule viziti
esti -> estadi = daŭre, ripete esti
Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-formo montras nur (daŭran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon. Se oni uzas verban finaĵon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por aldoni daŭran signifon. Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas foje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro. AD tiam servas nur por atentigi pri la aga signifo. Komparu kun klarigaj AĴ kaj EC.
konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita
-> konstruado = la ago (daŭre) konstrui
danco = la ago danci, dancospeco
-> dancado = la ago (daŭre) danci
skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko
-> skribado = la ago (daŭre) skribi
Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (daŭran) signifon. La aga signifo estas ĝuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo.
martelo (ilo) -> marteli = bati per martelo -> martelado = la ago (daŭre) marteli
broso (ilo) -> brosi = froti per broso -> brosado = la ago (daŭre) brosi
reĝo (persono) -> reĝi = regi kiel reĝo -> reĝado = la ago (daŭre) reĝi
krono (aĵo) -> kroni = surmeti kronon sur kapon -> kronado = ceremonio por kroni reĝon
rapido (eco) -> rapidi = agi aŭ moviĝi rapide -> rapidado = daŭra rapida ago aŭ moviĝo
malfruo (eco) -> malfrui = fari ion malfrue -> malfruado = la ago (ofte) fari ion malfrue
Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ĝi signifas "esti tia"), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras daŭran staton.
verdo (koloro) -> verdi = esti verda -> verdado (malofta formo) = daŭra stato esti verda
Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute alie.
martelado (daŭra) -> martelbato = unu bato per martelo
brosado (daŭra) -> brostiro = unu frota tiro per broso
kronado (daŭra) -> surmeto de krono (nedaŭra)
En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri daŭran agon. Nun oni uzas AD en verboj nur kiam oni volas aparte emfazi daŭrecon.
Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn.(FA1.68) Nun oni skribus simple zorgis kaj donis.
ade = daŭre, longe
ad-vorto = vorto kun aga signifo
Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.
Por ligi al precize tiu ĉi paĝo uzu:
<http://purl.oclc.org/net/pmego?d=pmeg/pmeg10/ad.htm>