Esperanto Viva!

    Via naŭa leciono

    Saluton! Nun vi povas sendi viajn leterojn al Esperanto-organizaĵoj kaj al Esperanto-gazetoj, se vi ne jam faris.

    lingvo: no-bokmal

    Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŭ ŭ
    Oversetters notis: I dette kapittelet skal det handle en del om lokale esperanto-klubber. Forfatteren kommer fra England, og skriver derfor om livet der. Det er jo like bra trening å lese om noe som skjer i England, som å lese om noe som skjer i Norge, så denne teksten har vi latt stå. Men i tillegg kommer det under litt informasjon om hvordan det foregår i Norge, hvordan du kan kontakte den nasjonale foreningen, osv.


    Mi jam menciis la Jarlibron de Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ĝi enhavas liston de lokaj kluboj [klubber] kaj federacioj. Ne ĉiu urbo havas lokan klubon, sed ĉiu urbo en Britio estas en unu el la dek kvar federacioj.

    Eble estas loka klubo apud vi, aŭ eble vi devos iomete veturi por viziti la plej apudan lokan klubon. La lokaj kluboj varias. Mi loĝis en pluraj urboj en Britio, do mi konis plurajn klubojn. Kelkaj estas grandaj, kaj kelkaj estas malgrandaj. Kelkaj estas formalaj, kaj kelkaj estas neformalaj. En kelkaj oni parolas nur en Esperanto, sed en aliaj oni parolas Esperante kaj angle.

    Mia unua loka klubo estis en Stockport. Ĝi estis nova klubo, kaj estis multaj komencantoj. Oni parolis Esperante kaj angle. Ili kunvenis [kun + ven + is] monate. En la somero [sommeren] ili ofte promenis en la kamparo [landsbygda / i skog og mark; kampo = åker]. Por pli serioze ekzerci Esperanton mi iris ĉiusemajne al la Manĉestra Esperanto-Societo . Tie ili parolis nur en Esperanto, kaj estis pli formala programo. Ili ankaŭ vendis librojn. Nun la Manĉestra Esperanto-Societo estas malpli formala, kaj ili kunvenas en trinkejo.


    Ĉe la Londona Klubo oni parolas Esperante
    La plej granda Esperanto-klubo en Britio estas la Londona Esperanto-Klubo. Tie oni parolas nur en Esperanto, sed oni faras esceptojn [unntak] por komencantoj. Ili kunvenas apud la stacidomo Euston Square. Ili kunvenas vendrede, kaj havas la propran ĥoron.


    Eble interparolo kiam vi estos ĉe loka klubo estos tiel:

    Saluton! - Saluton! - Mi estas komencanto. Mi lernas per la Senpaga Koresponda Kurso. - Ĉu? Bone! Bonvenon! Envenu. - Dankon. - Mi estas Olga. - Saluton! Mi estas _______ - Jen estas Mervyn; li estas la sekretario [sekretær]. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Heleno; ŝi estas la prezidanto. - Saluton! - Saluton! - Kaj jen Adrian. Li estas tre grava persono. Li estas nia kasisto [kasserer]. - Ha, Adrian, vi estas mia studgvidanto [lærer; studi = å studere], ĉu ne? - Jes, saluton. - Saluton! - Kaj jen Mark. Li manĝas [spiser] fajron [ild]. - Ĉu? Kie? - Ho, kelkfoje [av og til / noen ganger] ĉe la Esperanto-Klubo... Ka j jen Kris. Kris ŝatas traduki literaturon en Esperanton el slavaj [slavisk] lingvoj. - Saluton! - Saluton! - Kaj mi venas el Ukrainio [Ukraina]. - Ĉu?

    Mark manĝas fajron ĉe la klubo

    Iu sonorigas [ringer] ĉe la pordo [døra]. Estas japana vizitanto.

              
    Saluton! - Saluton! Mi estas Uĉida Masatomo. Nomu min Masa. - Envenu.
              


    "Esperanto estas multe pli facila", diras Masa
    Oni prezentas [presenterer] Masa al la aliaj ĉeestantoj [ĉe + est + ant + o + j], kaj ili interparolas. La lingvaĵo estas malfacila [facila = lett], sed vi komprenas iomete. Oni petas al Masa diri kelkajn vorto jn pri Japanio. Li diras, "Mi vizitas pro [på grunn av] la laboro. Mi faris kontakton kun la klubo per la Interreto." Li klarigas [forklarer; klara = klar] pri la japana skribmaniero [m&ar ing;ten de skriver på; maniero = måte]. "Estas tre malfacile al junaj japanoj lerni legi en Japanio. Esperanto estas multe pli facila", li diras.

    Post la klubaj anoncoj [kunngjøringer] estas tempo por la trinkaĵoj. "Kiom da [av - kvantitet] kafoj?" Kris demandas. " Unu, du, tri kvar, kvin ... kaj kiom da teoj [te]? ... unu, du, tri . Ni havas ankaŭ fruktosukon". "Jes, mi petas", diras la tri infanoj. "Do tio estas kvin kafoj, tri teoj kaj tri fruktosukoj." Dum oni atendas [venter på] la trinkaĵojn, Adrian disdonas [dis + don + as] ekzemplerojn de la unua l eciono de la senpaga koresponda kurso, por la lokaj bibliotekoj.
    "Kiom da kafoj?", Kris demandas

    Eble vi havas okazon [mulighet] rigardi [se på] Esperantajn gazetojn dum la vespero.

    Ĉe mia nuna loka klubo oni kunvenas ĉiumonate en la hejmoj de klubanoj. En iuj kluboj oni ĉiam kunvenas en la sama loko; eble oni luas [leier] halon [hall]. La Londona Esperanto-Klubo kunvenas ĉiuvendrede ĉe Fred Tallant Hall, 153 Drummo nd Street, London NW1 2PB. La halo estas malferma [åpen] ekde [fra] la sesa horo tridek ĝis la deka horo. Estas prelego [forelesning] ekde la sepa horo dek kvin. Post tio oni povas aĉeti trinkaĵo jn kaj ion por manĝeti. Post la kafpaŭzo [paŭzo = pause / intervall] estas kelkfoje 'forumo' [forum] kie oni diskutas [diskuterer] ion ajn [ajn: i det hele tatt: ion ajn: hva som helst], aŭ estas la altgrada [alta = høy; grado = klasse / nivå] kurso, kie oni di skutas pri lingvaj aferoj. Kelkfoje estas ankaŭ ĥorekzerco. La Londona Esperanto-Klubo eldonas dumonatan bultenon kun programo.

    Kion vi preferas [foretrekker] - klubon kiu uzas nur Esperanton (bortsett fra for nybegynnere) aŭ klubon kiu uzas Esperanton kaj la nacian [nasjonelle; nacio = nasjon] lingvon? Se vi uzos Esperanton vi pli rapide lernos ĝin. Aliflanke [på den andre siden; alia = andre; ntoj, kaj ankaŭ 'Flavaj [gule] Paĝoj de Esperanto' kaj 'Virtuala Esperanto-Biblioteko' [Virtual Esperanto Library].


    Oversetters notis: Det var litt om hvordan det skjer i England. Som Ian skriver, er det veldig stor forskjell på forskjellige klubber, og klubben blir jo stort sett til det man gjør den til, og hva medlemmene ønsker at den skal være. Her kommer litt informasjon om hvordan situasjonen er i Norge:

    En Norvegio estas lokaj kluboj kun regulaj kunvenoj en Oslo, Bergen, Trondheim, Stavanger, Tromsø, Hamar, Sarpsborg, Haugesund, Bryne kaj Sauda. Ankaŭ estas studgrupoj en Tønsberg kaj Vadsø. La klubo de Oslo kunvenas du fojojn monate (la unuan mardon kaj la trian lundon), krom en la somero, en propra ejo, kiu estas ankaŭ la oficejo de Norvega Esperantista Ligo (NEL). La aliaj kluboj kunvenas en ies hejmo 1-4 fojojn monate. Vi povas peti informojn de la oficejo, adreso: Esperanto, Olaf Schous vei 18, 0572 Oslo. Tlf/fakso 22 35 08 94. Vi povas ankaŭ demandi retpoŝte.

    Jen 2 aiaj utilaj kaj interesaj adresoj por skandinavoj en la interreto: www.esperanto.no kaj www.esperanto.se. Lingvoj: Esperanto, norvega kaj sveda.


    Vi jam lernis la nomojn de kelkaj landoj: Britio, Ĉeĥio, Ĉinio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kazaĥio, Koreio, Litovio, Slovakio, Svedio kaj Uzbekio. Persono kiu venas el tiuj landoj estas: brito, ĉeĥo, ĉino, germano, hispano, hunga ro, italo, kazaĥo, koreo, litovo, slovako, svedo kaj uzbeko.

    La finaĵo '-io' signifas 'lando'. Oni povas diri ankaŭ: Britlando, Svedlando, kaj simile. Kutime [vanligvis] oni diras 'Pollando' kaj 'Skotlando', sed oni povas diri amkaŭ 'Polio' kaj 'Skotio'. Malnova formo de '-io' estas '-ujo', do: Britujo, Svedujo, Litovujo, Ĉeĥujo k.s. [kaj simile].

    Ni renkontis ankaŭ la vortojn: pola, ĉina, estona, angla. Ili rilatas al [viser til]: Pollando, Ĉinio, Estonio, Anglio.

    En tiuj landoj la nomo de la lando venas de la popolo [folket] kiu loĝas tie.

    En aliaj kazoj la nomo de la lando ne venas de la popolo kiu loĝas tie, ekzemple: Kubo, Vatikano, Nederlando. Persono kiu loĝas tie estas: kubano, vatikanano, nederlandano. Alia lando en tiu kategorio estas Irlando. Loĝanto de Irlando estas irlandano.

    Do ni havas du sistemojn! Tio estas ĉar estas malfacile fari unu sistemon por nomi ĉiujn landojn en la mondo sen ofendi [fornærme] iun popolon.


    Ekzercoj

    Por via unua ekzerco, traduku en Esperanton la alineon: " Ĉe mia nuna loka klubo .... eldonas dumonatan bultenon kun programo."

    Ĉe mia nuna loka klubo oni kunvenas ĉiumonate en la hejmoj de klubanoj. En iuj kluboj oni ĉiam kunvenas en la sama loko; eble oni luas halon. La Londona Esperanto-Klubo kunvenas ĉiuvendrede ĉe Fred Tallant Hall, 153 Drummond Street, London NW1 2PB. La halo estas malferma ekde la sesa horo tridek ĝis la deka horo. Estas prele go ekde la sepa horo dek kvin. Post tio oni povas aĉeti trinkaĵojn kaj ion por manĝeti. Post la kafpaŭzo estas kelkfoje 'forumo' kie oni diskutas ion ajn, aŭ estas la altgrada kurso, kie oni diskutas pri lingvaj aferoj. Kelkfoje estas ankaŭ ĥorekze rco. La Londona Esperanto-Klubo eldonas dumonatan bultenon kun programo.

    Por via dua ekzerco, petu de via studgvidanto, aŭ de via nacia asocio, informojn pri la loka klubo kaj la loka federacio.

    Skriv inn her, hvis du har noen meldinger til læreren din:

    Skriv nå inn navnet og e-postadressen din, nøyaktig som du gjorde i leksjon en.

    Fornavn:
    Etternavn:
    E-postadresse:
    Hvis du har forandret e-postadressen din, vær så snill og skriv inn din gamle her:

    Nå: eller:


    Hvis du har problemer når du klikker på Send-inn-knappen, er det råd tilgjengelig.

    Arbeidet ditt vil bli rettet og sendt tilbake så fort som mulig.

    Mens du venter, kan du øve deg på alt du nå har lært. Ideelt sett bør du finne en venn du kan øve med!

    To ordlister som er tilgjengelige: Esperanto-Engelsk og Engelsk-Esperanto.

    En liste av innholdet i 'Esperanto Viva!' kurset er tilgjenglig. (Neste leksjon)


    Utgitt av Viva Languages.
    Oversatt av Stian Håklev.
    (c) IDF 1996-2002
    lingvo: no-bokmal, laste kompilita: iso 2002 05 27 14:31:53 UTF