Esperanto Viva!

    Via sepa leciono

    Ĉu vi ŝatas aŭskulti la radion?

    lingvo: no-bokmal

    Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŭ ŭ

    Pluraj [mange] radio-stacioj elsendas [el + send + as] en Esperanto. Du radio-stacioj dum multaj jaroj elsendas ĉiutage [hver dag] en Esperanto. Ili estas Pola [polske] Radio kaj Ĉina [kinesiske] Radio Internacia.

    La nombro [antallet] de radio-stacioj kiuj [som] elsendas en Esperanto varias [varierer] de jaro al jaro. Kelkaj aperas [dukker opp]; kelkaj malaperas. Momente estas sep radio-stacioj kiuj regule [regelmessig] elsendas internacie en Esperanto.

    Krom [ved siden av] Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia estas ankaŭ Aŭstria Radio, Radio Havano (en Kubo), Radio Vatikana, Estona Radio, kaj RAI Internacia (en Italio). Dum la Sieĝo de Sarajevo oni [en] parolis al la Esperanta mondo per Radio Sarajevo.

    Estas ankaŭ lokaj [lokale] radio-stacioj kiuj elsendas en Esperanto. Kelkaj elsendas Esperanto-kursojn. Mi nombris dudek kvar lokajn radio-staciojn tra [gjennom, her: over hele] la mondo. Ankaŭ Radio Pingvin en Beogrado [Beograd] elsendis en Esperanto dum la milito.

    Estas ankaŭ asocio [organisasjon] de radio-amatoroj kiuj uzas Esperanton. Ili havas liston de horoj [timer / tider] en kiuj ili kontaktiĝas [få kontakt]. La asocio 'Amikaro [amiko = venn; aro = gruppe] de Esperanto en Radio' kolektas informojn pri Esperanto en radio, kaj metas [legger] ilin en la Interreton [internett].

    Ĉina Radio: Liu Junfang (maldekstre) intervjuas profesoron Lee Chong-yeong, kiu estas Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.


    Ĉu vi komprenis? - Gratulon!

    På norsk blir ordet det ofte brukt som et foreløpig subjekt, som i "Det regner", "Det snør", "Det er viktig", "Det er ikke så farlig". På esperanto bruker man ikke foreløpige subjekter, du bare tar de vekk. "Det regner" blir rett og slett "Pluvas"; "Det snør" er "Neĝas". Og hvis du vil si "Det er ikke så farlig" eller "Det gjør ikke noe", så sier du bare "Ne gravas". Gravi er å være viktig, så istedenfor "Det er viktig å høre på radio på esperanto" sier du "Gravas aŭskulti la radion en Esperanto". I stedenfor å si "Gravas ...", "Necesas ...", kunne du ha sagt "Estas grave ...", "Estas necese ...". Legg merke til at vi bruker e-ending, i stedenfor a-ending; a-endingen ville relatert til subjektet (det foreløpige 'det') som esperanto-setningen ikke har.

    Du har også møtt ordet kiuj [som]. Dette er flertallsformen av kiu. På norsk ville vi sagt som for begge, men på esperanto sier vi: "Kiun radio-stacion vi aŭskultas?" og "Kiujn radio-staciojn vi aŭskultas?".

    Du har allerede møtt et par andre ki- ord: kie [hvor], kio(n) [hva], kiam [når], kiel [hvordan / som], kiom [hvor mye / hvor mange]. Nå har du møtt kiu. Du bruker j- og n-endinger på disse ordene også, som i "Kiun radio-stacion vi trovis?", eller "Kiujn radio-staciojn vi trovis?".

    De motsvarende ti- ordene er: tie [der], tio [det], tiam [da], tiel [slik / på den måte], tiom [så mye / så mange], og tiu [den]. Kiu kan også oversettes med hvem, så tiu blir også den personen.

    La du merke til ĉiutage? Vel, ĉiu betyr hver, og ĉiuj betyr alle. Vi har nå en hel rekke med ĉi- ord: ĉie [overalt], ĉio [alt / alle ting], ĉiam [hele tiden], ĉiel [på alle måter], ĉiom [hele mengden] og selvfølgelig ĉiu [hver].

              
    Ikke bli bekymret hvis du trenger litt tid før du kan bruke eller forstå dem. Bare et par vil sitte helt på starten, men de andre vil komme gradvis, og tilslutt vil det gå helt naturlig.
              


    En Aŭstria Radio estas fakaj [spesialist] kaj sciencaj [scienco = vitenskap] raportoj [rapporter], informoj el Aŭstrio, kaj ampleksa [grundig / omfattende] leterkesto [kesto = boks]. En Radio Havano estas informoj pri Kubo, kulturaj programeroj [ero = element] kaj Esperanto-temoj [temo = emne]. Radio Vatikana elsendas informojn pri la eklezio [kirke (samfunn), som er noe annet enn preĝejo (kirkehus)] kaj pri la Papo [paven], pri la tutmondaj konferencoj kaj okazaĵoj [okazi = hende], kaj pri IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista). Estas mallonga prediko [preken] dimanĉe, kaj programero 'Junularo [ungdom] rakontas' [rakonto = historie] merkrede.
    Carlo Sarandrea parolas en Radio Vatikana.

    En Pola Radio estas informoj pri la Esperanto-movado [bevegelse] ĉiutage dum la posttagmezo [post + tag + mez + o : ettermiddag], kaj amplekse dum la dimanĉvespera [vespero = kveld] 'Esperanto-ekspreso' [ekspreso = ekspress]. Entute [tilsammen] estas multaj informoj pri la Esperanto-movado kaj -kulturo. Pola Radio disaŭdigas [sender] multajn kantojn kaj muzikaĵojn dum la lastaj kvin minutoj, sed nur satelite.

    Ĉina Radio bonvenigas [ønsker velkommen] ĉiuspecan [ĉiu + spec + a + n: speco = slag] materialon kaj tre afable [vennlig] respondas [svarer] al la aŭskultantoj [lyttere]. Estas multaj kulturaj programeroj, kurso pri la ĉina lingvo, informoj pri Ĉinio, kaj ampleksa leterkesto. Ili regule organizas [organiserer] konkursojn [konkurranser] inter la aŭskultantoj.

    Eble [kanskje, muligens] tiuj informoj nun ne estas tute ĝisdataj [oppdatert]; ili estis kiam mi skribis ilin. Vi povas mem eltrovi la ĝisdatajn informojn. Eble vi serĉos ilin per la Interreto. Vi povas ankaŭ skribi al la radio-stacioj (en Esperanto) aŭ al la loka ambasadorejo [ambassade] en via lando (naci-lingve [på ditt nasjonale språk]). Estas bone skribi al la radio-stacioj, aŭ al la ambasadorejoj; ili ŝatas ricevi leterojn de eblaj [mulige] aŭskultantoj.

    La adreson en la Interreto vi jam havas. La adresojn de la ambasadorejoj vi povos trovi ĉe via loka biblioteko. Jen kelkaj adresoj de la radio-stacioj:

    • Pola Radio - Esperanto,
      • Skrytka 46, PL-00 977 Warszawa, Pollando. Tel: +48 (22) 645 93-58/-39. faks: +48 (22) 645 59-17/-19. Retpoŝto: esperanto.redakcio@radio.com.pl
    • Ĉina Radio Internacia - Esperanto,
      • CN - 1008866 Beijing, Ĉinio.
    • Radio Aŭstria Internacia - Esperanto,
      • A-1136 Wien, Aŭstrio.
    • Radio Havano Kubo - Esperanto,
      • P.F. 6240, La Habana, Kubo.
    • RAI Internacia - Esperanto,
      • C.P. 320 Centro Corr., I-00187 Roma, Italio.
    • Radio Vatikana - Esperanto,
      • SCV-00120, Vatikano.
    • Radio Sarajevo - Esperanto,
      • BA - 71000 Sarajevo, Bosnio-Hercegovino.
    • Estona Radio - Esperanto,
      • Gonsiori tn 21, EE-0100 Tallinn, Estonio.

    Ĉu vi notis, ke [at] estas du vortoj [ord] por å sende. Unu estas 'elsendi'; 'sendi' estas norvega å sende, do oni 'elsendas' la radio-ondojn [bølger]. La alia vorto estas 'disaŭdigi'. 'Dis' signifas [betyr] 'en ĉiujn direktojn [retning]'. 'Aŭdi' estas norvega å høre. 'Igi' signifas norvega å gjøre aŭ å forårsake. 'Aŭdigi' estas do å forårsake å høre, kiel en "Mi aŭdigos por vi la radion". 'Disaŭdigi' do signifas å sende.

    Per la radio vi povos plibonigi [forbedre] vian elparolon [uttale]. Vi ankoraŭ [fortsatt] ne komprenos la lingvaĵon; ili uzos multajn vortojn kiujn vi ne konas, kaj ili parolos multe tro rapide. Tamen [allikevel] vi komprenos iomete.

    La vorto 'plibonigi' [pli + bon + ig + i] estas interesa [interessant]. 'Pli' signifas mer; 'pli bona' estas bedre; 'plibonigi' signifas å gjøre bedre aŭ å forbedre. Ankaŭ 'bonvenigi' estas interesa: 'igi bonvena'.

    La vorto 'iomete' [iom + et + e] signifas litt. 'Iom' signifas noe. Memoru [husk] 'kiom', 'tiom', 'iom'. '-et-' signifas 'lite'. Vi jam renkontis 'et' en 'kongreseto' kaj 'orkestreto'. Oni povas ankaŭ diri "Oni trinketas vinon" [En sipper vin], "Mi paroletas Esperanton", "La infaneto paroletas", aŭ "Mi komprenetas".


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon, traduku anglen la alineojn [avsnitt] pri Pola Radio kaj Ĉina Radio Internacia.

    En Pola Radio estas informoj pri la Esperanto-movado ĉiutage dum la posttagmezo, kaj amplekse dum la dimanĉvespera 'Esperanto-ekspreso'. Entute estas multaj informoj pri la Esperanto-movado kaj -kulturo. Pola Radio disaŭdigas multajn kantojn kaj muzikaĵojn dum la lastaj kvin minutoj, sed nur satelite.

    Ĉina Radio bonvenigas ĉiuspecan materialon kaj tre afable respondas al la aŭskultantoj. Estas multaj kulturaj programeroj, kurso pri la ĉina lingvo, informoj pri Ĉinio, kaj ampleksa leterkesto. Ili regule organizas konkursojn inter la aŭskultantoj.

    Nun skribu leteron al Esperanta radio-stacio, por peti informojn.

    Skriv inn her, hvis du har noen meldinger til læreren din:

    Skriv nå inn navnet og e-postadressen din, nøyaktig som du gjorde i leksjon en.

    Fornavn:
    Etternavn:
    E-postadresse:
    Hvis du har forandret e-postadressen din, vær så snill og skriv inn din gamle her:

    Nå: eller:


    Hvis du har problemer når du klikker på Send-inn-knappen, er det råd tilgjengelig.

    Arbeidet ditt vil bli rettet og sendt tilbake så fort som mulig.

    Mens du venter, kan du øve deg på alt du nå har lært. Ideelt sett bør du finne en venn du kan øve med!

    To ordlister som er tilgjengelige: Esperanto-Engelsk og Engelsk-Esperanto.

    En liste over innholdet i 'Esperanto Viva!' kurset er tilgjenglig. (Neste leksjon)


    Utgitt av Viva Languages.
    Oversatt av Stian Håklev.
    (c) IDF 1996-2002
    lingvo: no-bokmal, laste kompilita: iso 2002 05 27 14:31:53 UTF