Esperanto Viva!

    Via oka leciono


    Ĉ ĉ Ĝ ĝ Ĥ ĥ Ĵ ĵ Ŭ ŭ

    Ĉu vi jam skribis al radio-stacio? Se ne, vi povas nun sendi vian leteron al radio-stacio, aŭ eble al pluraj radio-stacioj - aŭ eble al ĉiuj!

    Mi jam menciis [mentioned] ke estas fak-asocio por radio-amatoroj. Tio estas Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, kaj ili eldonas [publish] 'ILERA-Bultenon' [Bulteno = Bulletin] trimonate. Estas ankaŭ fakasocio Amikaro de Esperanto en Radio, kiu metas informojn pri Esperanto-elsendoj en la Interreton. Estas ankaŭ multaj aliaj fakasocioj.

    Ekzemple [for example], estas BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia, kiu aranĝas [arranges] biciklajn karavanojn [travel groups] kaj eldonas BEMI-Revuon. Mi konis knabinon kiu biciklis trans la Pireneojn [Pyranees] survoje al infankongreseto, kaj iam biciklanto tranoktis ĉe ni, kiel ano de Pasporta Servo.
    Kelkaj anoj de BEMI biciklas de Universala Kongreso en Ĉeĥio al Junulara Kongreso en Germanio

    Estas ankaŭ Internacia Fervojista Esperanto-Federacio [federation] , ĉar [because] multaj fervojistoj veturas malmultekoste [mal + mult + e + kost + e: cheaply]. Estas ankaŭ fakasocio por aŭtomobilistoj [aŭtomobilo = car, informally abbreviated to aŭto], ankaŭ Esperanto-Ligo Filatelista [of philatelists] kaj Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj. Se via intereso estas filologio [philology], filozofio aŭ matematiko, aŭ se vi estas ano de Mensa, estas io [something] por vi.

    Estas pluraj religiaj [religious] fakasocioj, kiel ekzemple bahaismo, ekumenismo, evangeliismo, islamo, katolikismo, kvakerismo, mormonismo, oomoto, taoismo, kaj eĉ [even] ateismo. Tre grava estas la Internacia Ligo de Instruistoj [teachers], kiu estas en konsultaj rilatoj [consultative relations] kun UNESKO. En Britio estas la 'Esperanto Teachers Association'.


    Notu la vorton 'io' [something]. Nun vi scias [know]: 'kio', 'tio', 'ĉio' kaj 'io'.

    Simile [similarly], oni povas diri: 'ie' [somewhere], 'iu' [someone], 'iom' [some quantity / somewhat], 'iam' [some time], 'iel' [somehow]. Ĉu bone?

    Vi jam renkontis la vortojn: 'esperanto' [one who hopes], 'prezidanto', 'komencanto', 'reprezentanto', 'gvidanto' [leader],'aŭskultanto' [listener].

    Nun vi renkontis ankaŭ: 'biciklanto' [cyclist], 'kolektanto' [collector]. Ĉu vi estas bona lernanto [learner / pupil]?

    La finaĵo [ending: fin + aĵ + o] 'ant' signifas 'iu kiu faras'. Do: 'esperanto' estas iu kiu esperas; 'prezidanto' estas iu kiu prezidas; 'komencanto' estas iu kiu komencas, kaj simile. Do biciklanto biciklas, kaj kolektanto kolektas.


    Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro [jar + libr + o] de Universala Esperanto-Asocio. Ĉiu ano de UEA ricevas la Jarlibron ĉiujare. Ĝi enhavas tre utilajn [useful] informojn. Ĝi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaŭ lokaj delegitoj [delegates]; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aŭ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaŭ fakdelegitoj [fak + delegit + o + j]. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile [useful] kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaĝas [travel].

    Esperanto-Asocio de Britio havas Manlibron [mano = hand]. Ĝi enhavas liston de lokaj reprezentantoj, kiujn oni povas kontakti por peti lokajn informojn pri Esperanto. Estas ankaŭ listo de lokaj Esperanto-kluboj en Britio. Kelkaj fakasocioj havas reprezentantojn en Britio, kaj la adresoj de tiuj estas ankaŭ en la manlibro.

    Ano de EAB ricevas la Manlibron ĉiujare, kaj ankaŭ la gazeton [periodical] 'La Brita Esperantisto'. Juna [young] ano de EAB estas ankaŭ ano de Junularo [jun + ul + ar + o] Esperantista Brita (JEB). Ilia gazeto estas 'Saluton'. Infanoj rajtas esti anoj senpage.

    Ĉiuj anoj de EAB estas asociaj [associate] anoj de UEA, do ili ricevas ankaŭ la Jarlibron de UEA. Oni povas esti individua [individual] ano de UEA. Por tio oni ricevas la gazeton 'Esperanto'. Junuloj estas ankaŭ anoj de Tutmonda Organizo Junulara Esperantista (TEJO), kaj ili ricevas la gazeton 'Kontakto'.

    Estas ankaŭ alia organizaĵo: Sennacieca [non-national] Asocio Tutmonda (SAT). Tiu estas ĉefe [mainly] por laboristoj [labor (= work) + ist + o + j]. Iam UEA kaj SAT estis rivaloj [rivals], sed nun la du organizaĵoj kunlaboras [kun = with, together]. La gazeto de SAT estas 'Sennaciulo'. Estas ankaŭ 'SAT en Britio' (SATEB). Miaj bogepatroj [bo = in-law] estis aktivaj en SATEB.

    La ĉefaj internaciaj novaĵgazetoj en Esperanto estas 'Heroldo de Esperanto' kaj 'Eventoj'. 'Heroldo de Esperanto' estas malnova gazeto. 'Eventoj' estas multe pli nova, kaj ĝin produktas [produces] teamo en Hungario. 'Heroldo' aperas dek-ses-foje [16 times] jare, kaj 'Eventoj' aperas dusemajne.

    Oni povas ankaŭ legi pri ne-Esperantaj temoj. 'El Popola Ĉinio' estas bele ilustrita [illustrated] magazino pri Ĉinio. Estas ankaŭ novaĵoj pri Esperanto. 'Monato', kiu aperas monate, estas magazino pri aktualaj [current / topical] aferoj [affairs / matters].

    La adresoj de la organizaĵoj kaj gazetoj estas:

    • Universala Esperanto-Asocio,
        Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31 10 436 1044. Retpoŝto: uea@inter.nl.net
    • Sennacieca Asocio Tutmonda,
        67 Avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33.1.47.97.87.05. Fakso: +33.1.47.97.71.90. Retpoŝto: sat-esp@worldnet.net.
    • Heroldo de Esperanto,
        Via Natale Sandre 15, I-10078 Venaria R. (TO), Italio. Fakso: (11) 226 30 78.
    • Eventoj,
        Lingvo-Studio, H-1675 Budapest, pk 87, Hungario. Retpoŝto: eventoj@hungary.net.
    • El Popola Ĉinio
        P.O. Kesto 77, 100037, Beijing, Ĉinio. Tel: +86 (0)1 852 2031
    • Monato,
        Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Tel: +32 3 234 34 00. Fakso: +32 3 233 54 33. Retpoŝto: fel@agoranet.be.
    • listo de landaj Esperanto-asocioj.
    • listo de Esperanto-gazetoj.

    Universala Esperanto-Asocio ankaŭ havas la plej [most] grandan stokon [stock] de Esperantaj libroj en la mondo. Ili eldonas katalogon, kiu enhavas pli ol 3200 erojn sur 160 paĝoj [pages]. La Libroservo sendas la katalogon senpage al regulaj klientoj [clients, customers]; ĉiuj aliaj povas aĉeti ĝin ĉe UEA. Ankaŭ Esperanto-Asocio de Britio stokas librojn.


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon traduku la alineon "Estas listo de fakasocioj ...".

    Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio. Ĉiu ano de UEA ricevas la Jarlibron ĉiujare. Ĝi enhavas tre utilajn informojn. Ĝi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaŭ lokaj delegitoj; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aŭ pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaŭ fakdelegitoj. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaĝas.

    Nun skribu (en Esperanto) leteron al Esperanto-Asocio por peti informojn.

    Eble la Esperanto-asocio en via lando havas paĝojn en la Interreto. Se vi estas junulo diru, kaj donu la aĝon. Ankaŭ skribu al Esperanto-gazeto por peti senpagan specimenan ekzempleron [copy].

    Enter any messages you may have for your tutor here:

    Now enter your name and e-mail address, exactly as you did for lesson one.

    Enter your personal name:
    Enter your family name:
    Enter your email address here:
    If you have changed your email address, please enter your old one here:

    Now: or:


    If you have problems when you click on the above submit button, advice is available.

    Your work will be marked and returned to you as soon as possible.

    Memoru voĉlegi la Esperantan tekston. Tiel vi memoros la vortojn.

    Two lists of words used in this course are available: Esperanto-English and English-Esperanto.

    A list of the contents of the 'Esperanto Viva!' course is available. Next lesson / Previous lesson.


    Published by Viva Languages. (c) IDF 1996-2002