Esperanto Viva!

    Via oka leciono

    Æu vi jam skribis al radio-stacio? Se ne, vi povas nun sendi vian leteron al radio-stacio, aý eble al pluraj radio-stacioj - aý eble al æiuj!

    Mi jam menciis [mentioned] ke estas fak-asocio por radio-amatoroj. Tio estas Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj, kaj ili eldonas [publish] 'ILERA-Bultenon' [Bulteno = Bulletin] trimonate. Estas ankaý fakasocio Amikaro de Esperanto en Radio, kiu metas informojn pri Esperanto-elsendoj en la Interreton. Estas ankaý multaj aliaj fakasocioj.

    Ekzemple [for example], estas BEMI - Biciklista Esperantista Movado Internacia, kiu aranøas [arranges] biciklajn karavanojn [travel groups] kaj eldonas BEMI-Revuon. Mi konis knabinon kiu biciklis trans la Pireneojn [Pyranees] survoje al infankongreseto, kaj iam biciklanto tranoktis æe ni, kiel ano de Pasporta Servo.
    Kelkaj anoj de BEMI biciklas de Universala Kongreso en Æe¶io al Junulara Kongreso en Germanio

    Estas ankaý Internacia Fervojista Esperanto-Federacio [federation] , æar [because] multaj fervojistoj veturas malmultekoste [mal + mult + e + kost + e: cheaply]. Estas ankaý fakasocio por aýtomobilistoj [aýtomobilo = car, informally abbreviated to aýto], ankaý Esperanto-Ligo Filatelista [of philatelists] kaj Amika Rondo de Esperanta¼-Kolektantoj. Se via intereso estas filologio [philology], filozofio aý matematiko, aý se vi estas ano de Mensa, estas io [something] por vi.

    Estas pluraj religiaj [religious] fakasocioj, kiel ekzemple bahaismo, ekumenismo, evangeliismo, islamo, katolikismo, kvakerismo, mormonismo, oomoto, taoismo, kaj eæ [even] ateismo. Tre grava estas la Internacia Ligo de Instruistoj [teachers], kiu estas en konsultaj rilatoj [consultative relations] kun UNESKO. En Britio estas la 'Esperanto Teachers Association'.


    Notu la vorton 'io' [something]. Nun vi scias [know]: 'kio', 'tio', 'æio' kaj 'io'.

    Simile [similarly], oni povas diri: 'ie' [somewhere], 'iu' [someone], 'iom' [some quantity / somewhat], 'iam' [some time], 'iel' [somehow]. Æu bone?

    Vi jam renkontis la vortojn: 'esperanto' [one who hopes], 'prezidanto', 'komencanto', 'reprezentanto', 'gvidanto' [leader],'aýskultanto' [listener].

    Nun vi renkontis ankaý: 'biciklanto' [cyclist], 'kolektanto' [collector]. Æu vi estas bona lernanto [learner / pupil]?

    La fina¼o [ending: fin + a¼ + o] 'ant' signifas 'iu kiu faras'. Do: 'esperanto' estas iu kiu esperas; 'prezidanto' estas iu kiu prezidas; 'komencanto' estas iu kiu komencas, kaj simile. Do biciklanto biciklas, kaj kolektanto kolektas.


    Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro [jar + libr + o] de Universala Esperanto-Asocio. Æiu ano de UEA ricevas la Jarlibron æiujare. Øi enhavas tre utilajn [useful] informojn. Øi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaý lokaj delegitoj [delegates]; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aý pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaý fakdelegitoj [fak + delegit + o + j]. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile [useful] kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaøas travel].

    Esperanto-Asocio de Britio havas Manlibron [mano = hand]. Øi enhavas liston de lokaj reprezentantoj, kiujn oni povas kontakti por peti lokajn informojn pri Esperanto. Estas ankaý listo de lokaj Esperanto-kluboj en Britio. Kelkaj fakasocioj havas reprezentantojn en Britio, kaj la adresoj de tiuj estas ankaý en la manlibro.

    Ano de EAB ricevas la Manlibron æiujare, kaj ankaý la gazeton [periodical] 'La Brita Esperantisto'. Juna [young] ano de EAB estas ankaý ano de Junularo [jun + ul + ar + o] Esperantista Brita (JEB). Ilia gazeto estas 'Saluton'. Infanoj rajtas esti anoj senpage.

    Æiuj anoj de EAB estas asociaj [associate] anoj de UEA, do ili ricevas ankaý la Jarlibron de UEA. Oni povas esti individua [individual] ano de UEA. Por tio oni ricevas la gazeton 'Esperanto'. Junuloj estas ankaý anoj de Tutmonda Organizo Junulara Esperantista (TEJO), kaj ili ricevas la gazeton 'Kontakto'.

    Estas ankaý alia organiza¼o: Sennacieca [non-national] Asocio Tutmonda (SAT). Tiu estas æefe [mainly] por laboristoj [labor (= work) + ist + o + j]. Iam UEA kaj SAT estis rivaloj [rivals], sed nun la du organiza¼oj kunlaboras [kun = with, together]. La gazeto de SAT estas 'Sennaciulo'. Estas ankaý 'SAT en Britio' (SATEB). Miaj bogepatroj [bo = in-law] estis aktivaj en SATEB.

    La æefaj internaciaj nova¼gazetoj en Esperanto estas 'Heroldo de Esperanto' kaj 'Eventoj'. 'Heroldo de Esperanto' estas malnova gazeto. 'Eventoj' estas multe pli nova, kaj øin produktas [produces] teamo en Hungario. 'Heroldo' aperas dek-ses-foje [16 times] jare, kaj 'Eventoj' aperas dusemajne.

    Oni povas ankaý legi pri ne-Esperantaj temoj. 'El Popola Æinio' estas bele ilustrita [illustrated] magazino pri Æinio. Estas ankaý nova¼oj pri Esperanto. 'Monato', kiu aperas monate, estas magazino pri aktualaj [current / topical] aferoj [affairs / matters].

    La adresoj de la organiza¼oj kaj gazetoj estas:

    • Universala Esperanto-Asocio,
        Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31 10 436 1044. Retpoþto: uea@inter.nl.net
    • Sennacieca Asocio Tutmonda,
        67 Avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel: +33.1.47.97.87.05. Fakso: +33.1.47.97.71.90. Retpoþto: sat-esp@worldnet.net.
    • Heroldo de Esperanto,
        Via Natale Sandre 15, I-10078 Venaria R. (TO), Italio. Fakso: (11) 226 30 78.
    • Eventoj,
        Lingvo-Studio, H-1675 Budapest, pk 87, Hungario. Retpoþto: eventoj@hungary.net.
    • El Popola Æinio
        P.O. Kesto 77, 100037, Beijing, Æinio. Tel: +86 (0)1 852 2031
    • Monato,
        Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Tel: +32 3 234 34 00. Fakso: +32 3 233 54 33. Retpoþto: fel@agoranet.be.
    • listo de landaj Esperanto-asocioj.
    • listo de Esperanto-gazetoj.

    Universala Esperanto-Asocio ankaý havas la plej [most] grandan stokon [stock] de Esperantaj libroj en la mondo. Ili eldonas katalogon, kiu enhavas pli ol 3200 erojn sur 160 paøoj [pages]. La Libroservo sendas la katalogon senpage al regulaj klientoj [clients, customers]; æiuj aliaj povas aæeti øin æe UEA. Ankaý Esperanto-Asocio de Britio stokas librojn.


    Ekzercoj

    Kiel ekzercon traduku la alineon "Estas listo de fakasocioj ...".

    Estas listo de fakasocioj en la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio. Æiu ano de UEA ricevas la Jarlibron æiujare. Øi enhavas tre utilajn informojn. Øi enhavas la adresojn de la fakasocioj, kaj liston de adresoj de la landaj asocioj. Estas ankaý lokaj delegitoj; ili estas Esperantistoj kiujn oni povas kontakti se oni deziras scii ion pri la urbo aý pri la loka Esperanto-klubo. Estas ankaý fakdelegitoj. Do ekzemple, se mi deziras scii ion pri matematiko, mi povas skribi al unu el la fakdelegitoj pri matematiko. Estas utile kunporti la Jarlibron de UEA kiam oni vojaøas.

    Nun skribu (en Esperanto) leteron al Esperanto-asocio por peti informojn.

    Eble la Esperanto-asocio en via lando havas paøojn en la Interreto. Se vi estas junulo diru, kaj donu la aøon. Ankaý skribu al Esperanto-gazeto por peti senpagan specimenan ekzempleron [copy].

    Enter any messages you may have for your tutor here:

    Now enter your name and e-mail address, exactly as you did for lesson one.

    Enter your personal name:
    Enter your family name:
    Enter your email address here:
    If you have changed your email address, please enter your old one here:

    Now: or:


    If you have problems when you click on the above submit button, advice is available.

    Your work will be marked and returned to you as soon as possible.

    Memoru voælegi la Esperantan tekston. Tiel vi memoros la vortojn.

    Two lists of words used in this course are available: Esperanto-English and English-Esperanto.

    A list of the contents of the 'Esperanto Viva!' course is available. Next lesson / Previous lesson.


    Published by Viva Languages in association with Esperanto Teachers' Association (UK). (c) IDF 1996, 1997, 1998.