Originala Kanto, verkita de Stecxjo D. Wagenseller (sdwagen@punahou.edu)

Mankas al mi Esperanto,
Jen la tem' de mia kanto
Cxiam esti komencanto
Konfuzita, ja cxiam.

Kiam mi pensas Esperante
Vortoj rondiras flagrante
Kiel la infero de Dante
Kaj mi pereas en flam'.

Tamen, ofte, estas io,
En la brusto kiel scio,
Sed la cerbo pro ferio
Sxlosas langon en la busx'.

Pensoj sxlositaj batalas,
Lango luktas, dentoj falas,
Tuj mi tusas, kaj vokalas,
kaj denove estas fusx'.

Ho, ne diru pri
kaj ig kaj igx kaj si!
Brulas Esperanto,
Kaj mortas mi!

 (Ni esperas ke ni havos RealAudio de la 1997 ELNA Kongreso, kantita de Stecxjo!)