Cxapitro 22

La Lando de la Kveluloj

La kvar marsxantoj trapasis la reston de la arbaro sekure, kaj kiam ili venis el gxia mallumo ili vidis antaux si krutan monteton, kovritan, de la supro gxis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.

"Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas transiri la monteton."

Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili preskaux atingis la unuan rokon kiam ili auxdis rauxkan vocxon krii, "Fortenu vin!"

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo.

Kapo montris sin super la roko kaj la sama vocxo diris, "Cxi tiu monteto apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru gxin."

"Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo. "Ni iras al la Lando de la Kveluloj."

"Tamen ne!" respondis la vocxo, kaj venis el malantaux la roko la plej stranga homo kiun iam vidis la marsxantoj.

Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre plata kaj gxin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris: "Mi bedauxras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian monteton negrave cxu aux ne tio placxas al vi," kaj li auxdace antauxenmarsxis.

Fulmorapide la kapo de la viro pafigxis antauxen kaj lia kolo etendigxis, gxis la supro de la kapo, kiu estis plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin laux la deklivo. Preskaux samrapide la kapo reiris al la korpo, kaj la viro rauxke ridis dirante, "Malpli facile ol vi supozas!"


La kapo pafigxis antauxen kaj batis la Birdotimigilon.

Koruso de lauxta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, cxiu malantaux roko.

La Leono forte kolerigxis pro la ridado kauxzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj lauxte mugxante li tondre suprenkuris la monteton.

Denove kapo elpafigxis, kaj la granda Leono ruligxis malsupren laux la deklivo kvazaux trafita de kanonbuso.

Doroteo kuris helpi la Birdotimigilon surpiedigxi, kaj la Leono iris al sxi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas senutile batali kontraux homojn kun pafigxantaj kapoj; neniu povas venki ilin."

"Kion do ni povas fari?"

"Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi ankoraux rajtas unufoje ordoni al ili."

"Bone," sxi respondis, kaj surmetinte la Oran Cxapon sxi parolis la sorcxovortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaux sxi.

"Kion vi ordonas?" demandis la Regxo de la Simioj, malalten klinante sin.

"Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la knabino.

"Tiel estos," diris la Regxo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marsxintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis cxagrenite, kaj pafis siajn kapojn altenaeren, sed ili ne povis trafi la Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj sxiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj.

La Lando de la Kveluloj aspektis ricxa kaj felicxa. Estis nenombreblaj kampoj de maturigxanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis cxiuj brile rugxaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Mangxtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per rugxo, kiu brilis kontraux la fono de verda herbaro kaj flavigxanta greno.

La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marsxantoj iris al gxi kaj frapis sur la pordon. Gxin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis mangxajxon la virino bone mangxigis ilin cxiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolcxaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.

"Kiom for estas la Kastelo de Glinda," demandis la infano.

"Ne tre for," respondis la edzino de la kultivisto. "Lauxiru la vojon Suden kaj vi baldaux atingos gxin."

Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marsxi laux la kampoj kaj trans la belajn pontojn gxis ili vidis antaux si tre belan Kastelon. Antaux la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj rugxaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimigxis unu el ili diris al sxi:

"Kial vi venis al la Suda Lando?"

"Por konsulti la Bonan Sorcxistinon logxantan cxi tie," sxi respondis. "Cxu vi bonvolos konduki min al sxi?"

"Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda cxu sxi akceptos vin." Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj sxi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.

Cxapitro 23: La Bona Sorcxistino Plenumas Deziron de Doroteo