Cxapitro 21

La Leono Farigxas Regxo de la Bestoj

Grimpinte de la porcelana muro la marsxantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marcxoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marsxi sen fali en kotoplenajn truojn, cxar la herbaro estis densega kaj kasxis ilin. Tamen, zorgante pri sia marsxado ili sukcesis sendangxere atingi solidan teron. Sed cxi tie la lando sxajnis ecx pli sovagxa, kaj post longa enuiga marsxado tra la herbajxaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol cxiuj kiujn ili gxis tiam vidis.

"Jen arbaro belega," deklaris la Leono, cxirkauxrigardante gxojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon."

"Iom deprima," diris la Birdotimigilo.

"Tute ne," respondis la Leono; mi volonte logxus cxi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la ricxecon kaj verdecon de la musko krocxigxinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovagxa besto povus deziri pli placxan hejmon."

"Eble jam estas sovagxaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.

"Versxajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas cxirkauxmarsxanta."

Ili marsxis tra la arbaro gxis farigxis tro mallume por plia marsxado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kusxigxis por dormi, dum la Hakisto kaj la

Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.

Post la matenigxo ili rekomencis marsxi. Post nelonge ili auxdis mallauxtan sonon, kiel de la grumblado de multaj sovagxaj bestoj.

Toto ploretis sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu lauxiris la multe uzitan vojeton gxis atingi malferman lokon en la arbaro, kie ili vidis centojn da cxiuspecaj bestoj.

Tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj cxiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laux ilia kriado kaj mugxado li supozas ke ili sentas gravan minacon.

Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaux pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante:

"Bonvenon, Regxo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraux nian malamikon kaj revenigi pacon al cxiuj bestoj de la arbaro."

"Kio gxenas vin?" demandis la Leono trankvile.

"Nin cxiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu lastatempe venis en cxi tiun arbaron. Gxi estas granda monstro, kvazaux giganta araneo, kun korpo granda kiel tiu de elefanto kaj kruroj longaj kiel arbotrunko. Gxi havas ok longegajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro gxi kaptas beston per kruro kaj trenas gxin al sia busxo, kaj mangxas gxin kiel araneo mangxas musxon. Neniu el ni estos sekura dum vivos cxi tiu feroca besto, kaj ni jxus renkontigxis en kunveno por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin."

La Leono pensis dummomente.

"Cxu logxas aliaj leonoj en cxi tiu arbaro?" li demandis.

"Ne; ekzistis kelkaj, sed la monstro mangxis ilin cxiujn. Krome, neniu el ili estis granda kaj kuragxa kiel vi."

"Se mi detruos vian malamikon cxu vi klinigxos antaux mi kaj obeos min kiel Regxon de la Arbaro?" demandis la Leono.

"Volonte," respondis la tigro; kaj cxiuj aliaj bestoj ugxegis: "Jes ja!"

"Kie estas tiu araneego nun?" demandis la Leono.

"Tie, inter la kverkoj," diris la tigro, indikante per antauxpiedo.

"Zorgu cxi tiujn miajn amikojn," diris la Leono, "kaj mi tuj atakos la monstron."

Li diris "Gxis" al siaj kamaradoj kaj fiere formarsxis por batali kontraux la malamikon.

La granda araneo dormis kiam la Leono trovis gxin, kaj gxi aspektis tiom malbela ke gxia malamiko suprenturnis sian nazon nauxzite. Gxiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj gxia korpo kovrita de densa nigra hararo. Gxi havis grandan busxon, kun aro da akraj dentoj duonan metron longaj; sed gxian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston, kaj cxar li sciis ke estas pli facile ataki gxin kiam gxi dormas ol dum gxi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon de gxia korpo. Desaltinte, li rigardis gxis la longaj kruroj cxesis movigxadi, kaj li sciis ke nun gxi estas tute morta.

La Leono reiris al la malfermajxo kie la bestoj de la arbaro atendas lin kaj diris fiere:

"Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."

Cxiuj bestoj klinis sin antaux la Leono, nomante lin Regxo, kaj li promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive veturanta al Kansas.

Cxapitro 22: La Lando de la Kveluloj