Cxapitro 20

La Delikata Porcelana Lando

Dum la Hakisto faris sxtupetaron el ligno kiun li trovis en la arbaro Doroteo kusx-

kusxigxis kaj dormis, cxar sxi estis laca pro la longa marsxado. La Leono ankaux kunrulis sin por dormi kaj Toto kusxigxis apud li.

La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li:

"Mi ne povas kompreni kial tiu muro estas cxi tie, nek el kio gxi konsistas."

"Ripozigu vian cerbon kaj ne meditu pri la muro," respondis la Hakisto; "grimpinte gxin ni scios kio estas aliflanke."

Post iom da tempo la sxtupetaro estis finita. Gxi aspektis mallerte farita, sed la Stana Lignohakisto estis certa ke gxi estas fortika kaj bone tauxgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke la sxtupetaro estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la sxtupetaron, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj sekvi lin por neebligi ke li falos.

Kiam li metis sian kapon trans la supron de la muro la Birdotimigilo diris:

"Nekredeble!"

"Plu grimpu," kriis Doroteo.

Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidigxis sur la supron de la muro, kaj Doroteo pusxis sian kapon trans la muron kaj kriis:

"Nekredeble!"

Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.

Post li la Leono grimpis la sxtupetaron, kaj la Stana Lignohakisto estis la lasta; sed ambaux kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans la muron. Kiam ili cxiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.

Antaux ili estis grande etendigxanta lando kies planko estis glata kaj brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo. Ankaux vidigxis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn cxirkauxis porcelanaj bariloj; kaj multaj bovinoj kaj sxafoj kaj cxevaloj kaj porkoj kaj kokoj, cxiuj el porcelano, staris en grupoj.

Sed plej strangaj estis la homoj logxantaj en tiu stranga lando. Trovigxis melkistinoj kaj sxafistinoj, kun brilkoloraj korsajxoj kaj oraj cirkletoj kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el argxento kaj oro kaj purpuro; kaj sxafistoj vestitaj per gxisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj rugxetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la sxuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klauxnoj kun krisphavaj roboj, kaj rondaj rugxaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj cxapoj. Kaj plej strange, la homoj cxiuj estis el porcelano, ecx iliaj vestoj, kaj malgrandaj tiel ke la plej alta ne estis pli alta ol genuo de Doroteo.


La homoj cxiuj estis el porcelano.

Unue neniu ecx rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili per vocxeto, kaj tuj poste forkuris.

"Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.

Ili trovis la sxtupetaron tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri gxin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne damagxu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn. Kiam cxiu jam malsuprenigxis sekure ili levis la Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj regxustigis lian pajlon.

"Ni devos transiri cxi tiun strangan lokon por atingi la alian flankon," diris Doroteo; "cxar estus malsagxe iri alie ol rekte Suden."

Ili komencis marsxi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili proksimigxis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimigxis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la sitelon, kaj ecx la melkistinon mem, kiuj cxiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.

Doroteon sxokis vidi ke kruro de la bovino derompigxis, kaj ke la sitelo estis dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la kompatinda melkistino estis nocxita.

"Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki sxin al la riparisto por surgluigi gxin. Pro kio vi venis cxi tien kaj timigis mian bovinon?"

"Mi multe bedauxras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."

Sed la bela melkistineto estis multe tro cxagrenita por respondi. Sxi prenis la kruron pauxte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riprocxege transrigardis sian sxultron al la mallertaj fremduloj, premante sian nocxitan kubuton al sia flanko.

Doroteo multe malgxojis pro tiu akcidento.

"Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne damagxu tiom cxi tiujn belajn hometojn ke ili neniam regxustigxos."

Iom poste Doroteo renkontis belege vestitan juna Princinon, kiu ekhaltis tuj kiam sxi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri.

Doroteo volis pli detale vidi la Princinon, do sxi kure sekvis sxin; sed la porcelana knabino kriis:

"Ne cxasu min! Ne cxasu min!"

Sxia vocxeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed kial?"

"Cxar," respondis la Princino, ankaux haltinte, el sendangxera malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompigxos."

"Sed eblos ripari vin," diris la knabino.

"Ho, jes; sed oni ne estas egale bela post riparigxo," respondis la Princino.

"Versxajne ne," diris Doroteo.

"Pripensu S-ron Sxerciston, unu el niaj klauxnoj," pludiris la porcelanulino. "Li cxiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem."

Efektive, gaja klauxneto venis direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraux liaj belaj vestoj el rugxo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj cxiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita.

La Klauxno metis siajn manojn en siajn posxojn, kaj sxveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:

"Mia kara dam',
Pro kio jam
Okulo tre rigida?
Kvazaux estas vi
Nenio pli
Ol fajrsxovil' ridiga!"
"Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"

"Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klauxno, kaj tuj li surkapen starigxis.

"Ne gxenu vin S-ro Sxercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsagxigas lin."

"Li tute ne gxenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," sxi pludiris, "certe mi amegus vin. Cxu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo."

"Tio plene malfelicxigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke cxi tie en nia lando ni logxas kontente, kaj ni povas paroli kaj cxirkauxmovigxi lauxplacxe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj tuj rigidigxas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj sxrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj cxi tie en nia propra lando."

"Mi neniel volus malfelicxigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros adiaux."

"Adiaux" respondis la Princino.

Ili zorgoplene marsxis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marsxantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron.

Gxi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili cxiuj sukcesis grimpi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed gxuste kiam li saltis li renversis porcelanan pregxejon per sia vosto kaj disfrakasis gxin.

"Domagxe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonsxance ni ne pli damagxis la hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de pregxejo. Ili estas delikategaj!"

"Jes ja," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas cxar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo."

Cxapitro 21: La Leono Farigxas Regxo de la Bestoj