Cxapitro 18

For al la Sudo

Doroteo ploris amare pro la perdigxo de sxia espero reiri al sia hejmo en Kansas; sed kiam sxi konsideradis la aferon zorge, sxi gxojis ne esti suprenirinta en balono. Tamen sxi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaux lamentis sxiaj akompanantoj.

La Stana Lignohakisto venis al sxi kaj diris: "Vere mi estus nedankema se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forvisxi miajn larmojn, por ke mi ne rustu."

"Volonte," sxi respondis, kaj tuj alportis tukon. La Stana Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj sxi zorge atentis la larmojn kaj forvisxis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis sxin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por malebligi ruston.

La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam li ne estis Sorcxisto la popolo fieris pri li. "Cxar," ili diris, "en la tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj se ili ne eraris, ili pravis.

La matenon post la levigxo de la balono kun Oz la kvar marsxintoj kunigxis en la Tronocxambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaux li.


La Birdotimigilo sidis sur la granda trono.

"Nia sorto efektive estis felicxiga," diris la nova reganto; "cxar cxi tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaux nelonge mi estis sur stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de cxi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto."

"Ankaux mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo."

"Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuragxa kiel cxiu alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuragxa," diris la Leono modeste.

"Se Doroteo nur kontentus logxante en la Smeralda Urbo," pludiris la Birdotimigilo, "eble ni cxiuj kontentus kune."

"Sed mi ne volas logxi cxi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas, kaj logxi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko."

"Nu, do, kio fareblas?" demandis la Hakisto.

La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj kaj kudriloj komencis pusxi sin el lia kapo. Fine li diris:

"Kial ne alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la dezerton?"

"Jen tute nova ideo!" diris Doroteo gxoje. "Jen la solvo! Mi tuj alportos la Oran Cxapon."

Alportinte gxin en la Tronocxambron sxi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaux la bando de Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj starigxis antaux sxi.

"Jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simiregxo, klinante sin antaux la knabino. "Kion vi deziras?"

"Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo.

Sed la Simiregxo kapneis.

"Tio estas nefarebla," li diris. "Ni apartenas al nur cxi tiu lando, kaj ne povas eliri gxin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj mi kredas ke neniam estos, cxar ne tauxgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laux nia povo, sed ni ne povas transiri la dezerton. Adiaux."

Kaj denove klininte sin la Simiregxo etendis siajn flugilojn kaj forflugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando.

Doroteo preskaux ploris pro malespero."Mi malsxparis la sorcxon de la Ora Cxapo senefike," sxi diris, "cxar la Flugantaj Simioj ne povas helpi min."

"Estas vere domagxe!" diris la bonkora Hakisto.

La Birdotimigilo denove pensis, kaj lia kapo tiom timige sxvelis ke Doroteo timis ke gxi krevos.

"Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke li konsilu nin."

Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Troncxambron timeme, cxar dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.

"Cxi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas transiri la dezerton. Kiel sxi povos fari tion?"

"Mi ne scias," respondis la Soldato; "cxar neniu iam transiris la dezerton, krom se eble Oz mem faris tion."

"Cxu neniu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore.

"Eble Glinda," li sugestis.

"Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo.

"La Sorcxistino de la Sudo. Sxi estas la plej potenca Sorcxistino, kaj regas la Kvelulojn. Krome, sxia kastelo staras apud la dezerto, do eble sxi scias metodon transiri gxin."

"Glinda estas bona Sorcxistino, cxu ne?" demandis la infano.

"La Kveluloj opinias ke sxi estas bona," diris la Soldato, "kaj sxi estas afabla al cxiu. Mi auxdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias resti juna ecx kvankam sxi jam vivis multegajn jarojn."

"Kiel mi povos atingi sxian kastelon?" demandis Doroteo.

"La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke gxi estas plena de dangxeroj por marsxantoj. Sovagxaj bestoj logxas en la arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo gxis nun iam venis al la Smeralda Urbo."

La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris:

"Sxajnas ke malgraux la dangxeroj, plejbone estos ke Doroteo marsxu al la Lando de la Sudo kaj petu ke Glinda helpu sxin. Cxar, kompreneble, se Doroteo restos cxi tie sxi neniam reiros al Kansas."

"Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto.

"Jes ja," diris la Birdotimigilo.

"Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "cxar mi enuas pro via urbo kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovagxa besto, sciu. Ankauxe, Doroteo bezonos protektanton."

"Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi sxin; do ankaux mi akompanos sxin al la Lando de la Sudo.

"Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo.

"Cxu vi kuniros?" ili demandis, surprizite.

"Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. Sxi levis min de la stango en la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto sxuldigxas al sxi, kaj mi neniam apartigxos de sxi antaux ol sxi finfine reiros al Kansas."

"Dankon," diris Doroteo, kortusxite. "Vi cxiuj estas veraj amikegoj. Sed mi volas komenci kiel eble plej baldaux."

"Ni ekiros morgaux matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni cxiuj pretigu nin, cxar la marsxado estos longa."

Cxapitro 19: Atakataj de la Batalantaj Arboj