Cxapitro 13

La Savo

Tre multe placxis al la Malkuragxa Leono auxdi ke la Fia Sorcxistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malsxlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin.

Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo estis kunvoki cxiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj.

Multe gxojis la flavaj Palpbrumoj, cxar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorcxistino, kiu cxiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj cxiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante.

"Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni," diris la Leono, "mi estus tre felicxa."

"Cxu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene.

"Ni povos provi," respondis la Leono.

Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili cxu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpbrumoj diris ke ili volonte strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do sxi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili cxiuj komencis sercxi. Ili marsxis dum tiu tago kaj parto de la sekva gxis ili atingis la rokoplenan ebenajxon kie kusxis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj malordigita. Lia hakilo kusxis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita.

La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis sobra kaj bedauxroplena. Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj:

"Cxu estas stanistoj inter via popolo?"

"Ho, jes. Kelkaj estas tre bonaj stanistoj," ili informis sxin.

"Do venigu ilin al mi," sxi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante siajn ilojn en korbo, sxi demandis, "Cxu vi povos glatigi tiujn misbatajxojn en la Stana Lignohakisto, kaj regxustigi la formon, kaj reluti lin kie li rompigxis?"

La stanistoj ekzamenis la Hakiston zorge kaj poste respondis ke ili kredas povi ripari kaj renovigi lin. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj cxambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, gxis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis kiel unue. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj cxar la Hakisto ne estis vant-ema al li tute ne gravis la flikoj.


La stanistoj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj.

Kiam, fine, li marsxis en la cxambron de Doroteo kaj dankis sxin cxar sxi savis lin, li tiom gxojis ke li ploris pro gxojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene visxu cxiun larmon de lia vizagxo per sia antauxvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe sxiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro la gxojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forvisxi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li visxis siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke gxi tute malsekigxis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni gxin en la sunlumo gxis gxi sekigxis.

"Se ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri cxio okazinta, "mi vere felicxus hodiaux."

"Ni devos provi trovi lin," diris la knabino.

Do sxi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu sxin, kaj ili marsxis dum tiu tago kaj parto de la sekva gxis ili atingis la altan arbon en kies brancxojn la Flugantaj Simioj jxetis la vestojn de la Birdotimigilo.

Gxi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi gxin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi gxin, kaj tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo.

Jam antaux tiam la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo kaj fiksis gxin al la hakilo de la Hakisto, por anstatauxi la malnovan rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon gxis la rusto estis tute forigita kaj gxi brilis kiel frotita argxento.

Nu, parolinte, la Stana Lignohakisto tuj komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis el la brancxoj kaj ruligxis sur la teron.

Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis lin per bona, pura pajlo; kaj jen! refarigxis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin cxar ili savis lin.

Nun rekunigitaj, Doroteo kaj sxiaj amikoj pasigis plurajn felicxajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis cxion bezonatan por esti komfortaj.

Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris, "Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson."

"Jes," diris la Hakisto, fine mi ricevos mian koron.

"Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo gxoje.

"Kaj mi ricevos mian kuragxon," diris la Leono penseme.

"Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaux!"

Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiauxis ilin. La Palpbrumoj tre bedauxris ilian foriron, kaj tiom amis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis al Toto kaj al la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili solene donis belan braceleton, kovritan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan marsxbastonon, por helpi lin ne stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis argxentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj.

Cxiu el la marsxontoj bele parolis responde al la kunvenintaj Palpbrumoj, kaj cxiuj premis la manon de cxiu el ili gxis iliaj brakoj doloris.

Doroteo iris al la sxranko de la Sorcxistino por plenigi sian korbon per mangxajxoj por la longa marsxado, kaj tie sxi vidis la Oran Cxapon. Sxi metis gxin sur sian propran kapon kaj trovis ke gxi estas precize tauxga por sxi laux sia grandeco. Sxi nenion sciis pri la sorcxo de la Ora Cxapo, sed sxi vidis ke gxi estas bela, do sxi decidis surporti gxin kaj porti sian sunkufon en la korbo.

Tiam, preparite por la marsxado, ili ekiris al la Smeralda Urbo; kaj la Palpbrumoj trioble hurais ilin kaj bondeziris al ili.

Cxapitro 14: La Flugantaj Simioj