Cxapitro 8

La Mortiga Papavokampo

Nia malgranda grupo de marsxantoj vekigxis la sekvan matenon refresxigitaj kaj plenaj de espero, kaj Doroteo mangxis kvazaux princino per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero.

Malantaux ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapasxis, kvankam ili suferis multajn senkuragxigojn; sed antaux ili estis bela, sunoplena regiono kiu sxajnis voki ilin al la Smeralda Urbo.

Vere la largxa rivero nun fortrancxis ilin de tiu bela regiono; sed la floso estis preskaux finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis trancxi kelkajn pliajn sxtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili pretis komenci. Doroteo sidigxis sur la mezo de la floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuragxa Leono pasxis sur la floson, gxi grave klinigxis, cxar li estis granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris sur la alia fino por ekvilibrigi gxin, kaj ili tenis longajn stangojn per siaj manoj por pusxi la floson tra la akvo.

Ili sukcesis suficxe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundigxis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon.

"Estas dangxere," diris la Stana Lignohakisto, "cxar se ni ne atingos la bordon ni portigxos en la landon de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kaj sxi sorcxos nin kaj sklavigos nin."

"Tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi ne ricevus kuragxon," diris la Malkuragxa Leono.

"Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo.

"Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," diris la Birdotimigilo, kaj li tiom forte pusxis sian longan stangon ke gxi firme fiksigxis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaux ol li povis eltiri gxin, aux malteni gxin, la floso estis forportita kaj la kompatinda Birdotimigilo estis lasita krocxigxante al la stango meze de la rivero.

"Adiaux!" li kriis al ili, kaj ili bedauxregis forlasi lin; efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed felicxige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antauxvesto de Doroteo.

Kompreneble cxi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.

"Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de la rivero. Mi kredas ke mi vere neniam akiros cerbon!"

Lauxlonge de la rivero nagxis la floso, kaj la kompatinda Birdotimigilo farigxis pli kaj pli for. La Leono diris:

"Necesas iel savigxi. Mi kredas ke mi povos nagxi al la bordo tirante la floson, se vi firme tenos la pinton de mia vosto."

Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte nagxi al la bordo. Estis tre malfacile, malgraux lia grandeco; sed iom post iom ili tirigxis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis pusxi la floson al la tero.

Ili cxiuj estis tre lacaj kaj kiam ili fine atingis la bordon kaj pasxis sur la belan verdan herbaron, ili ankaux sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.

"Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kusxis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.

"Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo.

"La plej bona plano estos marsxi laux la riverbordo gxis ni reatingos la vojon," komentis la Leono.

Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marsxi laux la herba bordo, al la vojo de kiu la rivero portis ilin. Gxi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedauxro pro la kompatinda Birdotimigilo ili povus esti vere felicxaj.

Ili marsxis laux sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis: "Rigardu!"

Cxiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektanta tre solsenta kaj malfelicxa.

"Kion ni faru por savi lin?" demandis Doroteo.

La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaux skuis sian kapon cxar ili ne sciis. Do ili sidigxis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon gxis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi cxe la rando de la akvo.

Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio.

Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuragxa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo."

"Jen ne la vojo," diris la Cikonio, dum sxi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la strangan grupon.

"Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin."

"Kie li estas?" demandis la Cikonio.

"En la rivero," respondis la knabino.

"Se li ne estus granda kaj multepeza mi povus porti lin al vi," komentis la Cikonio.

"Li tute ne estas multepeza," fervore diris Doroteo, "cxar li estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin senfine."

"Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron."

Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon gxis sxi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis la brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto atendas.


La Cikonio alte portis lin al la bordo.

Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis gxojega kaj cxirkauxbrakumis cxiujn, ecx la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marsxadis li kantis "Tol-de-ri-de-o!" cxiupasxe, tiom gaja li estis.

"Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por sxi."

"Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi cxiam plezure helpas kiam estas dangxero. Sed mi devas foriri nun, cxar miaj beboj atendas min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz helpos vin."

"Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaux ne plu videblis.

Ili marsxadis auxskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densis ke ili tapisxis la teron. Ili estas grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaux grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaux blindigis la okulojn de Doroteo.

"Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spicoplenan odoron de la floroj.

"Versxajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi versxajne pli sxatos ilin."

"Se mi havus koron mi sendube amus ilin," diris la Stana Lignohakisto.

"De cxiam placxas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj."

Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaux ili trovis sin meze de granda kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupigxis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas suficxe potenca por dormigi cxiun flaranton, kaj se la dormanto ne portigxas for de la odoro de la floroj li dormas sencxese por cxiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek sxi povis foriri de la grandaj rugxaj floroj kiuj cxie cxirkauxis sxin; do baldaux sxiaj okuloj pezigxis kaj sxi sentis bezonon sidigxi por ripozi kaj por dormi. Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.

"Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaux ol noktigxos," li diris; kaj la Birdotimigilo akordis kun li. Do ili plu marsxadis gxis Doroteo ne plu povis stari. Sxiaj okuloj fermigxis malgraux sxia volo kaj sxi forgesis kie sxi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante."Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Se ni lasos sxin cxi tie sxi mortos," diris la Leono. "La odoro de la floroj mortigas nin cxiujn. Mi mem apenaux povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas."

Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Lignohakiston, cxar ili ne konsistis el karno, ne gxenis la odoro de la floroj.

"Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru cxi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaux. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormigxos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin."

Do la Leono vigligis sin kaj antauxensaltadis kiel eble plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla.

"Ni faru segxon per niaj manoj, por porti sxin," diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris segxon uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel segxbrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj. Plu kaj plu ili marsxis, kaj sxajnis ke la granda tapisxo de mortigaj floroj cxirkaux ili neniam finigxos. Ili sekvis la kurbigxon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La odoro de la floroj superfortis la grandan beston kaj fine li cedis, falante ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolcxa herbaro kusxis en belaj verdaj kampoj antaux ili.

"Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfelicxe; "cxar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin cxi tie eterne dormi, kaj eble li songxos ke li fine trovis kuragxon."

"Mi bedauxras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla kamarado malgraux sia malkuragxo. Sed ni pluiru."

Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, suficxe distanca de la kampo da papavoj por ke sxi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kusxigis sxin delikate sur la molan herbaron kaj atendis por ke la fresxa venteto veku sxin.

Cxapitro 9: La Regxino de la Kampomusoj