Cxapitro 6

La Malkuragxa Leono

Ankoraux Doroteo kaj sxiaj akompanantoj marsxis tra la densa arbaro.

La vojo ankoraux estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de sekaj brancxoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marsxado tute ne estis facila.

Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, cxar birdoj amas la nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje auxdigxis malaltatona mugxo de iu sovagxa besto kasxita inter la arboj. Tiuj sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, cxar sxi ne sciis ilian kauxzon; sed Toto sciis, kaj li marsxis proksime al la flanko de Doroteo kaj ecx ne bojis responde.

"Kiom longe dauxros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "gxis ni estos ekster la arbaro?"

"Mi ne scias," diris la respondo, "cxar mi neniam estis en la Smeralda Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la vojo estas longa tra dangxera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz logxas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian oleujon, kaj nenio povas damagxi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto estas la marko de la kiso de la bona Sorcxistino, kaj tio protektos vin."

"Sed Toto!" diris la knabino malkviete. "Kio protektos lin?"

"Ni mem devos protekti lin, se estos dangxero por li," respondis la Stana Lignohakisto.

Tuj kiam li parolis auxdigxis terura mugxo el la arbaro, kaj la postan momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li jxetis la Birdotimigilon cxirkauxturnigxanta gxis la rando de la vojo, kaj post tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed, surprizate, li ne damagxis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur la vojon kaj kusxis senmove.

Malgranda Toto, cxar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la Leono, kaj la granda besto malfermis sian busxon por mordi la hundon. Doroteon, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al dangxero, kuris antauxen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum sxi kriis:

"Vi ne rajtas mordi Toton! Hontu, granda besto, mordi kompatindan hundeton!"


"Hontu, granda besto!"

"Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton de la nazo kiun frapis Doroteo.

"Ne, sed vi provis," sxi respondis kolere. "Vi estas nur granda malkuragxulo!"

"Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de cxiam scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuragxa?"

"Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la kompatindan Birdotimigilon!"

"Cxu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum li rigardis sxin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj piedoj kaj regxustigi lian formon.

"Kompreneble li estas pajloplena," respondis Doroteo, kiu ankoraux koleris.

"Tial li renversigxis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis vidi lin cxirkauxturnigxi tiel. Cxu ankaux la alia estas pajloplena?"

"Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj sxi helpis la Hakiston restarigxi.

"Tial li preskaux malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laux mia dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"

"Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.

"Cxu li konsistas el stano aux estas plena de pajlo?" demandis la Leono.

"Nek stano nek pajlo. Li estas - estas - vianda hundo."

"Ho! Li estas kurioza besto, kaj sxajnas ege malgranda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuragxa mi," pludiris la Leono malgaje.

"Kio malkuragxigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan beston, cxar li estis granda kiel malgranda cxevalo.

"Estas mistero," respondis la Leono. "Mi supozas ke mi naskigxis tia. Cxiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble kredas ke mi estas kuragxa, cxar cxie oni kredas ke la Leono estas la Regxo de Bestoj. Mi trovis ke se mi mugxas tre lauxte cxiu vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur mugxegis je li, kaj li cxiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraux min, mi mem forkurus-tiom malkuragxa mi estas; sed tuj kiam ili auxdas min mugxegi ili cxiuj klopodas foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion."

"Sed estas malgxuste. La Regxo de Bestoj ne estu malkuragxa," diris la Birdotimigilo.

"Mi scias tion," respondis la Leono, visxante larmon de sia okulo per la pinto de sia vosto.

"Tio okazigas grandegan malgxojon en mi, kaj tre malfelicxigas mian vivon. Sed kiam estas dangxero, mia koro komencas rapide bati."

"Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.

"Eble," diris la Leono.

"Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "gxoju, cxar tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano."

"Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus kuragxo."

"Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informigxi," respondis la Leono.

"Mi iras al la Potenca Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la Birdotimigilo, "cxar mia kapo estas plena de pajlo."

"Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al Kansas," diris Doroteo.

"Cxu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuragxon?" demandis la Malkuragxa Leono.

"Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Aux doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Aux resendi min al Kansas," diris Doroteo.

"Do, se vi akceptos, mi akompanos vin," diris la Leono, "cxar mia vivo estas netolerebla sen iom da kuragxo."

"Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "cxar vi helpos forteni la aliajn sovagxajn bestojn. Sxajnas al mi ke ili nepre estas pli malkuragxaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."

"Efektive tiel estas," diris la Leono, "sed tio ne plikuragxigas min, kaj dum mi scios ke mi estas malkuragxa mi restos malfelicxa."

Do denove la grupeto rekomencis sian marsxadon, la Leono marsxis elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, cxar li ne povis forgesi ke li estis preskaux mangxita de la grandaj makzeloj de la Leono; sed post nelonge li plitrankviligxis, kaj baldaux Toto kaj la Malkuragxa Leono farigxis bonaj amikoj.

Dum la resto de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu gxenis la pacon de la marsxado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto pasxis sur skarabon kiu rampadis laux la vojo, kaj mortigis la kompatindan besteton. Tio multe malfelicxigis la Stanan Lignohakiston, cxar li cxiam zorgoplene evitis damagxi iun ajn vivanton; kaj dum li marsxis li ploris plurajn larmojn pro malgxojo kaj bedauxro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizagxo kaj trans la cxarnirojn de lia makzelo, kaj tial ili rustigxis. Kiam Doroteo nelonge poste demandis ion al li, la Stana Lignohakisto ne povis malfermi la busxon, cxar liaj makzeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke sxi helpu lin, sed sxi ne povis kompreni. La Leono ankaux estis perpleksa pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto, tiel ke post kelkaj momentoj li povis paroli egalbone kiel antauxe.

"Mi devos lerni per tio," diris li, "kaj scii ke mi nepre rigardu kien mi pasxos. Cxar se mi mortigus alian insekton aux skarabon mi nepre denove plorus, kaj plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."

Post tio li tre zorge marsxadis, rigardante konstante la vojon, kaj kiam li vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpasxis gxin, por ne damagxi gxin. La Stana Lignohakisto tute bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre zorgis neniam esti kruela aux malafabla kontraux ion ajn.

"Homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne faras maljuston; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz donos al mi koron kompreneble mi ne bezonos tiom atenti."

Cxapitro 7: La Vojo al la Potenca Oz