Cxapitro 5

Ili Savas la Stanan Lignohakiston

Kiam Doroteo vekigxis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam delonge ekster la domo cxasante arbojn. La Birdotimigilo ankoraux staris pacience en sia angulo, atendante sxin.

"Ni nepre devas sercxi akvon," sxi diris al li.

"Por kio vi volas akvon?" li demandis.

"Por purigi mian vizagxon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke la seka pano ne gluigxos al mia gorgxo."

"Certe estas gxene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme, "cxar vi devas dormi, kaj mangxi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj multe valoras povi pensadi."

Ili eliris la dometon kaj marsxis inter la arboj gxis ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj mangxis. Sxi trovis ke restas malmulta pano en la korbo, kaj la knabino gxojis ke la Birdotimigilo ne bezonas mangxi, cxar apenaux estis suficxe por sxi kaj por Toto por tiu tago.

Kiam sxi finis sian mangxon, kaj estis preta reiri al la vojo el flavaj brikoj, sxin alarmetis la proksima sono de profunda gxemo.

"Kio sonis?" sxi demandis, time.

"Mi tute ne povas konjekti," respondis la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj trovi."

Gxuste tiam la sono de nova gxemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono sxajne venis el malantaux ili. Ili turnis sin kaj marsxis kelkajn pasxojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn. Sxi kuris al tiu loko kaj tie ekhaltis, kriante pro surprizo.

Unu el la arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud gxi, kun hakilo levita en siaj manoj, estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis ligitaj al lia korpo per artikoj, sed li staris tute senmove, kvazaux tute ne kapabla sin movi.

Doroteo rigardadis lin miregante, ankaux la Birdotimigilo, dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn dentojn.

"Cxu vi gxemegis?" demandis Doroteo.

"Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi gxemadas jam de pli ol jaro, kaj antaux nun neniu auxdis min nek venis por helpi min."

"Kiel mi povos helpi vin?" sxi demandis dolcxe, cxar sxin malgajigis la malfelicxa vocxo de la viro.

"Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustigxis tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."

Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste sxi reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas viaj artikoj?"

"Unue oleu mian kolon," respondis la Stana Lignohakisto, kaj cxar gxi estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis gxin delikate de flanko al flanko gxis gxi movigxis libere, kaj tiam la viro povis mem turni gxin.

"Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin gxis ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.

La Stana Lignohakisto kontente gxemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun li apogis per arbo.

"Tio multe komfortigas min," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero ekde kiam mi rustigxis, kaj kontentigas min formeti gxin finfine. Nun, se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala."


"Tio multe komfortigas min," diris la Stana Lignohakisto.

Do ili oleis liajn krurojn gxis li povis libere movi ilin; kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberigxo, cxar li sxajnis tre gxentila, kaj tre dankema.

"Mi eble starus tie por cxiam sen via alveno," li diris, "do certe vi savis mian vivon. Kial vi venis cxi tien?"

"Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la grandan Ozon," sxi respondis, "kaj ni haltis cxe via dometo por tie tradormi la nokton."

"Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.

"Mi volas ke li resendu min al Kansas; kaj la Birdotimigilo volas ke li metu cerbon en lian kapon," sxi respondis.

La Stana Lignohakisto sxajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li diris: "Cxu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"

"Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon."

"Vere," la Stana Lignohakisto respondis. "Do, se vi permesos ke mi akompanu vin, ankaux mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu min."

"Venu," diris la Birdotimigilo elkore; kaj Doroteo diris ke sxi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto sursxultrigis sian hakilon kaj cxiuj marsxis tra la arbaro gxis ili atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj.

Jam antaux tio, la Stana Lignohakisto petis al Doroteo ke sxi metu la oleujon en sian korbon. "Cxar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustos, mi bezonegos la oleujon."

Estis oportune ke la nova kamarado estas parto de la grupo, cxar baldaux post la rekomenco de marsxado ili atingis lokon kie la arboj kaj brancxoj tiom densis super la vojo ke ili ne povis tramarsxi. Sed la Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaux li faris trairejon por la tuta grupo.

Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marsxis ke sxi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruligxis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki sxin por ke sxi helpu lin restarigxi.

"Kial vi ne cxirkauxmarsxis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo plenigxis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li cerbon."

"Ha, mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, tamen, cerbo ne estas la plej celinda afero en la mondo."

"Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto, "sed iam mi havis cerbon, kaj ankaux koron. Do, havinte ambaux, mi multe preferus havi koron."

"Kial?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi sciigxos."

Do, dum ili marsxadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis cxi tiel:

"Mi naskigxis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaux mi farigxis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi vartis mian maljunan patrinon dum sxia restanta vivo. Post tio mi decidis ke anstataux logxi sola mi edzigxos.

"Unu Mangxtula knabino estis tiom bela ke mi baldaux plenkore amis sxin. Sxi, siaflanke, promesis edzinigxi kun mi tuj kiam mi gajnos suficxan monon por konstrui pli bonan domon por sxi; do mi eklaboradis pli ol cxiam. Sed la knabino logxis kun maljunulino kiu ne volis ke sxi edzinigxu kun iu ajn, cxar sxi estis tiom mallaborema ke sxi volis ke la knabino restu kun sxi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la maljunulino iris al la Fia Sorcxistino de la Oriento, kaj promesis al sxi du sxafojn kaj bovinon se sxi malebligos la geedzigxon. Sekve la Fia Sorcxistino sorcxis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis lauxeble plej forte, cxar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel eble plej rapide, la hakilo ekglitis kaj detrancxis mian maldekstran kruron.

"Unuavide tio sxajnis granda misfortuno, cxar mi sciis ke unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone, kiam mi kutimigxis al gxi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento, cxar sxi promesis al la maljunulino ke mi ne edzigxos kun la bela Mangxtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi mia hakilo ekglitis kaj detrancxis mian dekstran kruron. Mi reiris al la stanisto, kaj li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorcxita hakilo detrancxis miajn brakojn, unu post la alia, sed, ne malkuragxigite, mi anstatauxigis ilin per stanaj. La Fia Sorcxistino glitigis mian hakilon kaj detrancxis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi vere finigxis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan kapon el stano.

"Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorcxistinon, kaj mi laboris ecx pli vigle; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Sxi elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Mangxtula knabino, kaj denove sxi glitigis mian hakilon, tiel ke gxi dishakis mian korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris por mi korpon el stano, kaj fiksis al gxi miajn stanajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis movigxadi sambone kiel en la komenco. Sed, ve! Mi ne plu havis koron, do mi perdis mian tutan amon al la Mangxtula knabino, kaj ne gravis al mi cxu aux ne mi edzigxos kun sxi. Mi supozas ke sxi plu logxas kun la maljunulino, atendante ke mi venos preni sxin.

"Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro gxi, kaj ne plu gravis cxu mia hakilo glitos, cxar gxi ne povos trancxi min. Ekzistis nur unu dangxero-ke miaj artikoj rustos; sed mi gardis oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen, unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaux ol mi konceptis la dangxeron miaj artikoj jam rustis, kaj mi restis staranta en la arbaro gxis vi venis por helpi min. La sperto estis acxa, sed dum la jaro kiam mi staris tie mi havis suficxan tempon por kompreni ke mia plej granda perdo estis la perdigxo de mia koro. Dum mi amis mi estis la plej felicxa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen koro, do mi firme decidis iri al Oz por peti de li koron. Se li donos al mi, mi reiros al la Mangxtula knabino kaj edzigxos kun sxi."

Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri novan koron.

"Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne koron; cxar malsagxulo ne scius kion fari per koro se li havus gxin."

"Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "cxar cerbo ne felicxigas, kaj felicxo estas la plej grava afero en la mondo."

Doroteo nenion diris, cxar sxi ne povis decidi kiu el la du amikoj pravas, kaj sxi decidis ke se sxi ja sukcesos reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne multe gravos cxu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj la Birdotimigilo koron, aux cxu cxiu el ili akiris sian dezirajxon.

Kio plej gxenis sxin estis ke la pano estis preskaux plene mangxita, kaj alia mangxo por sxi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis mangxi, sed sxi ne konsistis el stano aux pajlo, kaj ne povis vivi sen mangxo.

Cxapitro 6: La Malkuragxa Leono