Cxapitro 4

La Vojo tra la Arbaro

Post kelkaj horoj la vojo komencis iom plikrudigxi, kaj marsxado farigxis tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis tre malglataj. Kelkfoje ili ecx estis rompitaj aux tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo cxirkauxmarsxis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antauxenmarsxis senpauxze, kaj tial pasxis en la truojn kaj sternigxis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun sxi pro la akcidento.

La kultivitaj kampoj ne estis egale bone prizorgataj cxi tie kiel en la antauxaj lokoj. Trovigxis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marsxis, des pli senbela kaj solsentiga farigxis la tereno.

Je la tagmezo ili sidigxis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Sxi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li rifuzis.

"Mi neniam malsatas," li diris; "kaj estas oportune tiel. Cxar mia busxo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en gxi por ke mi povu mangxi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia kapo."

Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do sxi nur kapjesis kaj plu mangxis sian panon.

"Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis," diris la Birdotimigilo, kiam sxia mangxo estis finita. Do sxi informis lin pri Kansas, kaj la grizeco de cxio tie, kaj kiel la ciklono portis sxin al cxi tiu kurioza Lando Oz.

La Birdotimigilo atente auxskultis, kaj diris, "Mi ne komprenas kial vi volas foriri el cxiu tiu bela lando kaj reiri al la sekega, grizega loko kiun vi nomas Kansas."

"Vi ne komprenas cxar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas logxi tie ol en iu alia lando negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo."

La Birdotimigilo gxemis.

"Verdire mi ja ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, vi versxajne cxiuj logxus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon."

"Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.

La Birdotimigilo rigardis sxin riprocxe, kaj respondis:

"Mia vivo estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi farigxis nur antauxhieraux. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaux tiam. Bonsorte, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn orelojn, tiel ke mi auxdis kio okazas. Apudestis alia Mangxtulo, kaj kion mi unue auxdis estis la parolo de la kultivisto: 'Cxu placxas al vi la oreloj?'


Mi farigxis nur antauxhieraux.

"'Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.

"'Ne gravas,' diris la kultivisto. 'Ili tamen estas oreloj,' kio ja estis vera.

"'Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam gxi estis finita mi trovis ke mi rigardas lin, kaj cxion cxirkaux mi, tre interesate, cxar mi la unuan fojon vidas la mondon.

"'Jen bela okulo,' komentis la Mangxtulo rigardanta la kultiviston. 'Blua farbo bone tauxgas por okuloj.'

"'Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto; kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antauxe. Post tio li faris miajn nazon kaj busxon; sed mi ne parolis, cxar tiutempe mi ne sciis uzi busxon. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian kapon, mi estis tre fiera, cxar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel cxiu alia persono.

"'Li rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li aspektas vera homo.'

"'Li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene akordis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaux foriris kaj lasis min sola.

"Al mi ne placxis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj piedoj ne tusxis la teron, kaj mi devis resti sur la stango. Mia vivo estis tre solsenta, cxar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaux nur kelkaj momentoj konstruigxis. Multaj korvoj kaj aliaj bestoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili forflugis, kredante min Mangxtulo; kaj tio placxis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava persono. Baldaux maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li flugis sur mian sxultron kaj diris:

"'Cxu tiu kultivisto kredis ke li trompos min cxi tiel? Cxiu inteligenta korvo povas vidi ke vi estas plena de nur pajlo.' Post tio li saltis sur la teron kaj mangxis maizon lauxvole. La aliaj birdoj, vidante ke li ne estis damagxita de mi, venis por ankaux mangxi maizon, do post nelonge ili estis amase cxirkaux mi.

"Min malgxojigis tio, cxar gxi pruvis ke mi ja ne estas efika Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: 'Se vi havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel cxiu alia, kaj pli bona homo ol kelkaj. Nur cerbohavo valoras en cxi tiu mondo, negrave cxu oni estas korvo cxu homo.'

"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi strebos akiri cerbon. Bonsorte, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laux via parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."

"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "cxar sxajne vi volegas posedi tion."

"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige scii ke oni estas stultulo."

"Nu," diris la knabino, "ni iru." Kaj sxi transdonis la korbon al la Birdotimigilo.

Nun ne plu estis bariloj apud la vojo, kaj la tero estis malglata kaj ne kultivita. Malfrue en la tago ili atingis grandan arbaron, kie la arboj kreskis tiom grandaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj brancxoj renkontigxis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaux senlume sub la arboj, cxar la brancxoj fortenis la taglumon; sed la marsxantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.

"Se cxi tiu vojo eniras, gxi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj cxar la Smeralda Urbo estas cxe la alia fino de la vojo, ni devas sekvi kien ajn gxi kondukas."

"Cxiu scias tion," diris Doroteo.

"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi cerbon por scii gxin, mi ja ne dirus gxin."

Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, cxar kelkaj hundoj tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla vidi kiel dum la tago. Do sxi prenis lian brakon, kaj sukcesis suficxe bone.

"Se vi vidos domon, aux iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton," sxi diris, "nepre informu min; cxar estas tre malkomforte marsxadi en la mallumo."

Baldaux la Birdotimigilo haltis.

"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el sxtipoj kaj brancxoj. Cxu ni iru tien?"

"Jes ja," respondis la infano. "Mi estas lacega."

Do la Birdotimigilo kondukis sxin inter la arboj gxis ili atingis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton el sekaj folioj en unu angulo. Sxi tuj kusxigxis, kaj kun Toto apude baldaux profunde endormigxis. La Birdotimigilo, kiu neniam lacigxis, staris en alia angulo kaj pacience atendis la matenigxon.

Cxapitro 5: Ili Savas la Stanan Lignohakiston