 |
TKEK 2006
Venu, vidu, ludu
English Version
Kie ni kunvenos:
Hallmark Inn 110 F St., Davis, CA 530-753-3600
Ĉambroj kostos $89/nokte. Matenmanĝo estas senpaga por registritaj gastoj
Kiel oni vojaĝos ĉi tien
Per trajno
La urbocentro de Daviso estas halto por Amtrak sur la 'Capitol Route' de San Jose al Roseville kaj la 'Coast Starlight' de Los Angeles al Seattle. Telefonu al 1-800-AMTRAK por pli da detaloj. La trajna stacidomo estas nur unu straton for de la konferencejo.
Per flugilo
La Sacramenta flughaveno estas malpli ol 20 minutoj for per aŭtomobilo kaj granda stacio por Southwest Airlines. De la flughaveno vi ankaŭ povas veturi per:
- Navedo:
'Davis Airporter Service' (P.O. Box 4625, Davis, CA 95617, (916) 756-6715 (800) 565-5153) rekte al la hotelo kontraŭ proksimume $18 unudirekte.
- Publika transporado:
Yolobus route #42, $1 unudirekte, servas la Sacramentan flughavenon al la Davisa urbocentro. Telefonu al 530-752-BUSS por pli specifaj detaloj. Transporto interne de Daviso estas aranĝebla antaŭ la konferenco.
- Luaŭtomobilo
Veturu laŭ ŝoseo I-5 suden (al Los Angeles/Sacramento). Ĉe la vojkruco transiru al I-80 okcidenten (Sacramento/San Francisco). Vi veturos laŭ I-80 14 mejlojn antaŭ eliri per la elirejo Richards Blvd North al Richards Blvd. Trairu la tunelon en la Urbocentron. Turnu vin dekstren ĉe la haltlumilo al 1a St. Turnu vin maldekstren ĉe F St.
Per aŭtomobilo
- I-80 oriente (de la golfa regiono):
Eliru ĉe la 'Richards Blvd/Davis Exit' Turnu vin maldekstre ĉe la haltlumo. Trairu la tunelon en la Urbocentron. Turnu vin dekstren ĉe la haltlumilo al 1a St. Turnu vin maldekstren ĉe F St. Hallmark estas dekstre.
- I-80 okcidenten (de Sacramento)
Eliru ĉe la 'Richards Blvd North Exit' sur 'Richards Blvd' Trairu la tunelon en la Urbocentron. Turnu vin dekstren ĉe la haltlumilo al 1a St. Turnu vin maldekstren ĉe F St.
|